Martin Radeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Radeck
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1623 (1623-01-01)
en Mühlhausen
Morto 1-an de januaro 1684 (1684-01-01) (61-jaraĝa)
en Kopenhago
Lingvoj germana
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Johann Martin Radeck (naskiĝinta en 1640 - mortinta en 1684) estis komponisto kaj orgenisto de la Nordgermana Orgenskolo.

Estas tradiciita, ke Radeck en 1674 estis orgenisto ĉe la preĝejoj Trinitatis Kirke kaj Helligåndskirke kaj en 1676 donis klavarleciojn. Je la 8-a de novembro 1670 li edziĝis kun Magdalene Sybille Schindler.

Kelkaj esploristoj supozas, ke Martin Radeck estas identa kun la orgenisto kaj vikario Johann Martin Radeck naskiĝinta je 1623 en Mühlhausen kaj entombigita je 1683 en Roskilde.

De Radeck tradiciiĝis mallonga manuskripto, kiu enhavas unu kantaton Herr, wenn ich nur dich habe, kelkajn variaciojn pri la ĥoralo Jesus Christus unser Heiland por orgeno samkiel suito por klavarilo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]