Martin Schongauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Schongauer
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1449 (1449-11-30)
en Colmar
Morto 2-an de februaro 1491 (1491-02-02) (41-jaraĝa)
en Breisach
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Lepsiko
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • grafikartisto • kuprogravuristo
Verkoj Madonna of the Rose Bower
vdr

Martin SCHONGAUER (ĉirkaŭ 1450–53, Colmar – 2a de februaro 1491, Breisach), konata ankaŭ kiel Martin Schön ("Martin la belulo") aŭ Hübsch Martin ("Bela Martin") inter siaj samtempuloj,[1][2] estis gravuristo kaj pentristo el Alzaco. Li estis la plej grava presisto norde de Alpoj antaŭ Albrecht Dürer, kiu fakte kolektis lian verkaron. Li estis la unua pentristo kiu estis ankaŭ grava gravuristo, kvankam ŝajne li havis la familian fonon kaj trejnadon por oraĵado kio estis kutimo por tiamaj gravuristoj.[3]

La kerno de la supervivanta produktado de Schongauer estas 116 gravuraĵoj,[4] ĉiuj kun lia monogramo sed neniu datita,[5] kiu estis bone konata ne nur en Germanio, sed ankaŭ en Italio kaj eĉ ĝis Anglio kaj Hispanio.[6] Vasari diras, ke Mikelanĝelo kopiis unu el liaj gravuraĵoj, en "La tentigo de Sankta Antonio". Lia stilo ne montras italan influon, sed temas pri tre klara kaj organizita gotika arto, kiu derivas el kaj germana kaj fru-nederlanda pentrartoj.

Ĵusa fakularo, baze sur la verko de Max Lehrs, atribuas 116 gravuraĵojn al li, kaj multaj el ili estis kopiitaj de aliaj artistoj (inklude lian monogramon), kiel estis ofta en la periodo. Lia fekunda samtempulo Israhel van Meckenem faris kopiojn de 58 gravuraĵoj, ĝuste la duono de la produktaro de Schongauer, kaj prenis motivojn aŭ figuroj el pliaj, same kiel gravuraĵojn el kelkaj desegnoj, kiuj estas nun perditaj.[7]

Estas kelkaj fajnaj desegnoj, kiel kelkaj datitaj kaj subskribitaj per sia monogramo, kaj kelkaj survivantaj pentraĵoj je oleo kaj fresko.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Der hübsche Martin... Martin Schongauer". smb.museum. Alirita la 24an de junio 2019.
  2. "Martin Schongauer German engraver". britannica.com. Alirita la 24an de junio 2019.
  3. Shestack, biografio
  4. Rakonto de Max Lehrs, sekvita de Shestack kaj Hutchison, kvankam nun estas dubo pri unu – vidu Bartrum, 20
  5. Shestack, biografio, #34
  6. Lacarra Ducay pri Hispanio.
  7. Shestack, 119–205, 183–194

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bartrum, Giulia; German Renaissance Prints, 1490–1550; British Museum Press, 1995, ISBN 071412604
  • A. Hyatt Mayor, Prints & People: A Social History of Printed Pictures, Metropolitan Museum of Art/Princeton, 1971, ISBN 0-691-00326-2, fully available online
  • Hutchison, Jane Campbell, in KL Spangeberg (ed), Six Centuries of Master Prints, Cincinnati Art Museum, 1993, nos 6–8, ISBN 0931537150
  • Alan Shestack, Fifteenth Century Engravings of Northern Europe, 1967, National Gallery of Art (Catalogue), LOC 67-29080 (no page numbers; a biography is followed by numbered entries, 34–115)
  • Snyder, James. Northern Renaissance Art, 1985, Harry N. Abrams, ISBN 0136235964
  • Maria del Carmen Lacarra Ducay. 'Influencia de Martin Schongauer en los primitivos aragoneses', Boletin del Museo e Instituto 'Camon Aznar'’, vol. xvii (1984), pp. 15–39.