Martin Waldseemüller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Waldseemüller
(1472-1520)
Monda mapo de Martin Waldseemüller (1507).
Monda mapo de Martin Waldseemüller (1507).
Persona informo
Naskiĝo 1472
en Wolfenweiler, apud Freiburg im Breisgau, Germana regno
Morto 16-a de marto 1520
en Saint-Dié-des-Vosges, Loreno, Francio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Margraviate Hachberg-Sausenberg vd
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo vd
Profesio
Okupo kartografo • cosmographer • teologo • geografo vd
Laborkampo kartografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Martin Waldseemüller (fantazia portreto el la 19-a jarcento)

Martin WALDSEEMÜLLER [valtsemuller] (1470, Wolfenweiler ĉe Freiburg - ĉirkaŭ 1520, Saint-Dié, Loreno) estis kartografo kaj geografo el nuna Germanio.

Li naskiĝis en Wolfenweiler ĉe Freiburg. En 1507 Waldseemüller realigis grandan mondmapon kaj malgrandan terglobon kun geografia ŝlosilo nomata "Cosmographiae Introductio" (="Enkonduko en kosmografion"). Ĝi enhavis la rakontojn de la vojaĝoj de la naviganto el nuna Italio Amerigo Vespucci, kaj en la tri verkaĵoj unuafoje aperis la nomo Ameriko (originale: "AMERICA") por la tiamaj novesploritaj teritorioj. Lia Mara Ĉarto (1516) estas alia mondmapo kun gravaj korektoj kaj plibonigoj. Oni pensis ke la du mapoj estis perditaj ĝis 1901, kiam troviĝis po unu sola ekzemplero en kastelo en Virtembergo.