Tschlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Martina)
Tschlin
Blazono de Tschlin
Tschlin
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Inn/En
Komunumaro Ramosch
Koordinatoj  46° 52′ 11″ N 10° 25′ 32″ O / 46.86972 °N, 10.42556 °O / 46.86972; 10.42556 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 11″ N 10° 25′ 32″ O / 46.86972 °N, 10.42556 °O / 46.86972; 10.42556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 459
Areo 74,93 km²
Alteco 1553 m super marnivelo
Poŝtkodo 7559
Komunumkodo 3753
Mapo de Tschlin

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Tschlin (en la germana lingvo kaj ĝis 1943 oficiala nomo Schleins) estas komunumo de la komunumaro Ramosch kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 459 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tschlin estas la plej orienta komunumo de Engadino situanta ĉe la norda flanko de la rivero Eno ĉe la trilanda punkto inter Aŭstrio, Italio kaj Svislando. La komunumo konsistas el la tri fakcioj Tschlin, Martina kun la vilaĝo Vinadi, kaj Strada kun la vilaĝoj Chaflur kaj Sclamischot. La sudan limon de la komunumo formas la rivero Eno, kie inter Martina kaj Finstermünz sur alteco de 1015 m s.m. ĉe la riverbordo troviĝas la plej malalta punkto de la komunuma, dum en nordo ĝia teritorio etendiĝas ĝis la pinto de monto Mutter ĉe la limo al Samnaun, kie sur alteco de 3292 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Tschlin limas en nordo al Samnaun, en nordnordoriento al Spiss (Tirolo, Aŭstrio), en nordoriento al Pfund (Tirolo, Aŭstrio), en oriento al Nauders (Tirolo, Aŭstrio), en sudoriento al Curon Venosta (Sudtirolo, Italio), kaj en sudokciento kaj sudo al Ramosch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tschlin situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 27 de Malojo-Pasejo tra Engadino al Landeck en Aŭstrio. En Aŭstrio la svisa kantona ĉefvojo n-r 27 transiras al la federacia vojo n-ro 184, kiu post 20 kilometroj kuniĝas kun la federacia vojo n-ro 180. Per poŝtaŭtolinioj al Scuol kaj Samnaun kaj buslinio al Nauders en Aŭstrio Tschlin estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 10-a jarcento la episkopo Hildibald donacis al la katedralkapitulo bienon en Tschlin. Dum mezepoko Tschlin dependis de la grandbieno Ramosch. Ĝis la administracia reformo de 1851 Tschlin estis parto de la tribunalkomunumo Ramosch, kiu tiam estis transformita al la komunumaro Ramosch, kies komunumoj fariĝis Tschlin, Ramosch kaj Samnaum. Eklezie Tschlin en la 16-a jarcento disiĝis de Ramosch, la ekzakta dato ne estas konata. La konstruo de la preĝejo Sankta Blazio datiĝas el la jaro 1515. La alia preĝejo Sankta Johano la Babptisto bruliĝis en la jaro 1856 dum vilaĝa inscendio kaj konserviĝis nur ĝia turo.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]