Martina Hingis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Martina Hingis estas svisa tenisistino de ĉeĥa kaj hungara deveno. Ŝi naskiĝis la  30-an de septembro 1980(nun 1980-09-30)en Košice, Slovakio, tiutempe en Ĉeĥoslovakio, do nun estas 43-jara. Ekde la jaro 1994 ĝis 2007 ŝi estis tenisa profesiulo. Inter alie ŝi en 2001 kune kun la samlanda tenisisto Roger Federer gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

Biografio

Martina Hingis estis la filino de du dediĉitaj tenisistoj, ĉeĥa patrino, Melanie Molitorová, kaj hungara patro, Károly Hingis. Ŝi naskiĝis kaj la familio komence vivis en Košice (Slovakio). La patrino estis profesia tenisistino, kiu estis inter la dek plej bonaj tenisistinoj en Ĉeĥoslovakio, kaj jam dum la gravedeco estis konvinkita ke ŝi akompanos la naskiĝotan filinon ĝis elstara tenisistino. La patro estis inter la 20 plej sukcesaj bonaj tenisistoj de Ĉeĥoslovakio. La filino ricevis sian personan nomon laŭ la legenda tenisistino Martina Navrátilová. La gepatroj divorciĝis kiam la filino estis sesjara, kaj pli-malpli jaron poste la patrino kaj filino translokiĝis al Wartau-Trübbach en Svisio. La patro, pluvivis en Košice kiel tenisa trejnisto. La filino komencis ludi tenison en aĝo de du jaroj, kaj konkursis en unua turniro en aĝo de kvar. En 1993, la 12-jarulino iĝis la plej juna gajninto de junula turniro el la serio Granda Ŝlemo: ŝi venkis en knabinaj unuopaj matĉoj de la Francia Malferma Turniro. Sekvajare ŝi regajnis tiun titolon, ankaŭ gajnis la knabinan turniron en Wimbledon kaj krome ankaŭ atingis la finalon de la Usona Malferma Turniro. En oktobro 1994, du semajnojn post sia 14-a naskiĝtaĝo, ŝi oficiale iĝis profesia tenisisto. Tiujare ŝi grimpis ĝis la rango de 87-a plej bona monda tenisistino, kaj la sekvajn jarojn plu viciĝis sportaj sukcesoj.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:Link FA