Martiniano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martiniano
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 249 (0249-11-30)
Morto 1-an de januaro 324 (0324-01-01) (74-jaraĝa)
en Kapadocio
Mortis pro mortpuno vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sextus Marcius Martinianus, aŭ Martiniano (m 325) estis romia imperiestro de julio al 18-a de septembro de 324. Li estis nomumita kunimperiestro fare de Licinio.

En 324 la dua enlanda milito inter Licinio kaj Konstantino estis plenokaza, kaj Licinio estis malvenkanta. Pro tio, li decidis anstataŭi Konstantinon (nur teorie) kiel aŭgusto de Okcidento kaj anstataŭe li nomumis Martinianon, kiu tiam estis magister officiorum alta funkciulo de lia kortego, kiel kunimperiestro iom post la Batalo de Adrianopolo en la 3-a de julio de 324.

Licinio sendis Martinianon al Lampsako (en la Dardaneloj) por ataki Konstantinon dum li trapasis la Bosporon. Martiniano ŝajne sukcesis, sed en la 18-a de septembro Licinio estis venkita lastfoje en la Batalo de Krisopolo. Konstantino unue promesis pardoni ambaŭ imperiestrojn kaj nur arestis ilin hejme, sendante Martinianon al Kapadokio. Pot jarduono Konstantino rompis sian promeson kaj mortigis ilin ambaŭ.