Martinituro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martinituro
turo
La Martinituro en 2006
Oficiala nomo: Martinitoren
Lando Nederlando Nederlando
Regiono Groningen (provinco)
Urbo Groningen (urbo)
Tipo de konstruaĵo Turo
Situo Martinituro
 - koordinatoj 53° 13′ 09″ N 06° 34′ 05″ O / 53.21917 °N, 6.56806 °O / 53.21917; 6.56806 (mapo)
Alteco 96,8 m
Materialo sabloŝtono (grejso) el Bentheim
Por publiko publike alirebla
Poŝtkodo 9712JG
Vikimedia Komunejo: Martinitoren

La Martinituro, situante je la Granda Placo, estas la plej konata kaj per ĝia alteco de 96,8 metroj ankaŭ la plej alta turo de la urbo Groningen en Nederlando. La turo apartenas al la Martinikirko. Por la urbanoj, la turo havas kiel kromnomo d' Olle Grieze, groninge por la malnova griza.

En la Martinituro pendas sonorilaro kiu konsistas el dekdu sonoriloj, la dua plej granda en Nederlando post tiu de la Domturo en Utreĥto.

Ĝi ankaŭ havas kariljonon kiu konsistas el 49 sonoriloj en kvar oktavoj kiu estas permane aŭ aŭtomata ludebla.

Turpinto kun ventmontrilo en la formo de ĉevalo
Martinituro dum vespero (2014).
Detalfoto Martinituro.
Detalfoto Martinituro.
Martinituro kaj Martinikirko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]