Martinov (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martinov
germane: Martinau
kvartalo
Urbodomo en Martinov
Situo de urba parto Martinov en Ostrava (klakmapo)Krásné PolePlesnáPustkovecPorubaMartinovTřeboviceHošťálkoviceLhotkaPetřkoviceSilezia OstravaMichálkoviceRadvanice kaj BartoviceMoravia Ostrava kaj PřívozMariánské Hory kaj HulvákyNová VesVítkoviceSvinovPolanka nad OdrouProskoviceOstrava-JihHrabováNová BěláStará Bělá
Situo de urba parto Martinov en Ostrava (klakmapo)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Martinov
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Tria regno
Parto de Ostrava
Tipo de parto Urba parto
Rivero Opava
Situo Martinov
 - koordinatoj 49° 51′ 17″ N 18° 10′ 51″ O / 49.85472 °N, 18.18083 °O / 49.85472; 18.18083 (mapo)
Areo 4,0289 km² (402,89 ha)
Loĝantaro 1 124 (30.06.2010)
Denseco 278,98 loĝ./km²
Natura memorindaĵo Turkov
Unua skribmencio 1424
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 723 00
Situo de Martinov enkadre de Ĉeĥio
Situo de Martinov enkadre de Ĉeĥio
Situo de Martinov enkadre de Ĉeĥio
Martinov enkadre de Moraviasilezia regiono
Martinov enkadre de Moraviasilezia regiono
Martinov enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Martinov
Retpaĝo: www.ostrava-martinov.cz
Portalo pri Ostrava

Martinov estas eksa municipo kaj ekde la 24-a de novembro 1990 urboparto de la statuta urbo Ostrava. Ĝi etendiĝas sur la dekstra bordo de rivero Opava.

Historio

La unua skribmencio estas el dokumento datita en la jaro 1424, kiam posedanto de la municipo Jan z Kravař en Bílovec kaj en Fulnek skribis parton de Martinov al sia edzino Anna kiel doton. La municipo alternis siajn posedantojn proporcie ofte. Lasta el ili en la tempo de servuteco estis ekde la jaro 1843 Jindřich grafo el Demblín, kiu tiutempe proprumis ankaŭ Třebovice-on. En 1865 aĉetis Martinov-on kaj Třebovice-on Josef Stonawski, post kiu heredis ĝin lia filino Marie. Post geedziĝo Marie Scholzová-Stonawská komencis verki sub pseŭdonomo Marie Stona kaj ŝi fariĝis agnoskata germana poetino kaj verkistino. Ŝia filino, Helena Scholzová (edziĝinta Železná), poste estis signifa skulptistino.

Martinov estis pure agrikultura vilaĝo. Eĉ ne rapidega evoluo de industrio en la ĉirkaŭaĵo kapablis ŝanĝigi la agrikulturan karakteron de la municipo. Kvankam plimulto de laborkapablaj viroj laboris en la ĉirkaŭaj entreprenoj, la agrikultura produktado ĉi tie neniam ĉesis. Post Munkena interkonsento Martinov fariĝis ekde la 10-a de oktobro 1938 parto de Tria regno ĝis liberigo la 27-an de aprilo 1945. La memstara municipo estis aligita al Ostrava la 1-an de julio 1961. En municipa sigelilo ĉiam troviĝis sankta Martin dividanta je sia mantelo kun almozpetanto.

La nomo

La nomo martinov estas verŝajne derivita de persona nomo Martin (Marteno), kio devus esti nekonata lokinto de la vilaĝo. Dum la jaroj ĝi estis kelkfoje ŝanĝita:

Ŝablono:Urbo Ostrava