Martiriĝo kristana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kristana martiriĝo estas la stato de sufero al kiu estas submetitaj kristanoj kiuj konservas apartajn sintenojn en la intencoj, en la animo kaj en la decidoj: manke de tiuj antaŭkondiĉoj povas eble temi pri martiriĝo, sed ne kristana martiriĝo. Tiuj karakterizoj rezultos el la malgranda ĉi-suba artikola pritrakto.

Laŭ kristanismo, martiroj (el la greka μάρτυς = «atestanto») estas tiuj fideluloj kiuj por konfesi aŭ disvastigi la evangelian mesaĝon trafis penojn kaj torturojn, ĝis la mortopuno; kaj tio pro fideleco al Jesuo Kristo, kiu la samon suferis siavice pro fideleco al sia konscienco kaj al sia Patro-Dio. Kristano, tamen, ne serĉas martiriĝon kaj preĝas por ke siaj persekutantoj ne plenumu tian pekon kaj eĉ ili havu la pardonon ĉe Dio. En tiu li imitas Jesuon kiu sur la kruco pardonpetis pro siaj Krucumantoj. [1]

De ĉiam la kristanaj martiroj ene de la kristanaj eklezioj estas certe admirataj sed ĉe kelkaj (katolika, ortodoksia, kaj diversaj eklezioj kies radikoj estas en mezoriento) ili ĝuas kulton ĉar taksataj honorantaj Dion kaj propetantoj por la teranoj por ke ili sianvice honoru kaj gloru la unikan savanton Jesuon Kriston kies amikecon ili jam spertas. Foje por la martiro estas fiksata, ofte, la tago de la martiriĝo, la dies natalis nome lia renaskiĝo ĉe Dio. Pri la antikveco kaj biblieco kaj apostoleco de tia kulto videndas, interalie, ĉe Sanktulo kaj Kristanaj martiroj de la 21-a jarcento.

Teologio[redakti | redakti fonton]

Teologiaj aspektoj pri la kristana martiriĝo estas senerare kapteblaj rekte el la Agoj de la Apostoloj kiuj montras la kaŭzon de la martiriĝo kaj la spiritan sintenon de la martiro kaj la ligon de la martiriĝo kun la ofero de Kristo. La unua martiro de la kristana historio estis junulo Stefano, ĝuste dirita ‘protomartiro’ (= unua martiro); li estas ankaŭ la unika martiro kies “passio” (martiro) estis detale rakontita en kanona libro (krom tiu, memkompreneble, de Jesuo Kristo).[2] Se multaj estis la kristanaj martiroj, apartaj korsento kaj admiro ĉirkaŭas la unuajn martirojn. Stefano, krome, estis selektita de la dekdu apostoloj, kune kun aliaj ses junuloj, kiel diakono por ke li zorgu pri la travivaĵaj aferoj de la unua kristana jerusalema komunumo.

Specialaj aspektoj faras de tiu martiro emblema persono: lia konfesatesto, malsame ol en la malnovtestamenta tradicio, konturiĝas kiel daŭriĝo de la sorto de iu persono kaj iu ofero, tiuj de Jesuo kiu estas energie atestata kiel mesio kaj kiel la Filo de homo: kiel Jesuo ĉiam spirite-mense kontaktas la Patron, ankaŭ Stefano, mortanta, proklamas ke mem vidas (nome konscias kaj konfesas ĝismorte antaŭ Dio)[3]. Ke en Stefano ripetiĝas la okazintaĵo de Kristo pruvas ankaŭ la pardono kiun li ofertas al sia mortigantoj (Lk 23,34-46 = Ag 7,60). Laŭ la Agoj Stefano estis ŝtonigita de hebreoj kiuj ne akceptis lian atestaĵon: tiu kristano, fakte, subtenis ke Jesuo estis la unika kaj definitiva Mesio: ĝuste kiel Moseo kondukis definitive la hebrearon el la Egiptio, tiel la kristana mesaĝo estas la vojo kiu kondukas al Dio, la nova “ĉiela regno”.

Ĉio tio donis teologian valoron al la kristana martiro subveste de “ofero” krom atestaĵo: la hebreaj martiroj, antaŭaj al la evangelio, defendis sian identecon religian kaj politikan de izraelo anoncante ne la mesion alvenintan sed eventuale la mesion alvenontan.[4] La martiriĝo de Stefano estos la ekzemplo kaj stampo, se tiel diri, sur kiu modeliĝos la densega listo de la venontaj kristanaj martiroj

Kristana martiriĝo dum la Romia Imperio[redakti | redakti fonton]

Ĉiam laŭ la Agoj de la Apostoloj, la romia povo establiĝinta en Palestino, serĉante la konsenton de la hebrea sacerdotaro, aktivis serion da politikoj celantaj kondamni kaj persekuti la sekvantojn de la kristana kredo: la Agoj reportas, fakte, la martiriĝon de Jakobo la pli aĝa, unu el la apostoloj. Temas pri la unua kontraŭmeto inter la establiĝinta povo kaj la kristanoj, kaj tiuj lastaj finiĝas viktimoj.

Stefano, la unua kristana martiro (pentraĵo de Giacomo Cavedone

Post la unuaj persekutoj, la imperiestroj, por bremsi la kreskantan disvastiĝon de la kristana kredo, emanis serion da dispozicioj celantaj malfajrigi la unuajn allumiĝojn de la eklezioj. Tiel, la paganaj kultoj unuafoje estis altruditaj kaj batalataj la sektoj “judaizantaj” en la Imperio:[5] La evangelio tial fariĝis kredatesto ankaŭ kontraŭ la romia tradicio. La unuaj kristanaj komunumoj identigis la lukton kontraŭ la paganaj misfaroj kun esprimo de sia kredo, kaj kuniĝis ĉirkaŭ la memoro de la martiroj kun eŭkaristiaj ritoj.

Se dumprocese kristanoj rezignintaj al sia aperteno al la eklezio alinomiĝis, ene de la eklezio, lapsi (= falintoj), kondutis malsame, kaj male ol ili, kiuj ne revenis al paganismo eĉ en la momento de la morto, kaj honoriĝis per la martirpalmo.

Samtempe, kaj precipe post la epoko de la martiroj, la atribuo de digneco kaj emintenco de la martiroj etendiĝis al homoj virtaj kaj evangelie vivantaj, kaj preciziĝis, praktike, la koncepto de “sanktulo”, sed la martira modelo de sankteco tiom elstaris ke ankoraŭ hodiaŭ oficiale la listo de la sanktuloj estas indikata per “Martirologio”.[6]

Teologia evoluo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Christus in martyre est 
— (Kristo ĉiam en martiriĝo) (Tertulliano, De Pudicitia, 22

Por la kristano la maritiriĝo estas evento neekskludebla ene de sia kredo. La 1-a epistolo de Johano recitas ke “... ĉar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj”. Laŭ la unuaj kristanoj martiriĝe elspezi sian vivon estis la precipa maniero reciproki al Jesuo la fakton ke li elspezis sian vivon por ili. Sankta Ignaco el Antioĥio atingis tian ardon ke mem puŝis ke la kristanoj ne propetu pri li ĉe la imperiestro, sed konsentu lian mortiriĝon. En diversaj “passiones” la martiro iras spontanee al la ofero eĉ kiam li havis la eblon ĝin eviti. Tamen, tiu puŝiĝo, krom la akceptado de la altrudita evento, al martiriĝo ne trovis ĉiam konsenton ĉe la regantoj de la eklezio.

Kun la ĉeso de la persekutoj, la perspektivo de la martiriĝo kiel prikreda demonstro komencas malpliiĝi, kaj anstataŭiĝi per la altiro al la alispeca sankteco. Daŭris, tamen kaj tio videblas en la kazo de Sankta Marteno de Tours (4-a jarcento, unua kristana nemartiro konsiderita “sanktulo”, longatempe la haloo de sankteco kiel propreco de la martiroj: kaze de Marteno la liturgia preĝo diras “Anima beata, se la spado ne vin trafis vi ne perdis la gloron de la martiro”, kvazaŭ ekskuzo pro lia nemartiriĝo.

En la liturgia kalendaro, kvankam minimume kompare kun la reala nombro, kristanismo revivigas ĉe siaj fideluloj historiojn de martiroj. La kristana martirologio plenplenas de martiroj de ĉiuj epokoj. Estas konsideritaj sanktuloj ĉar martiroj, ekzemple, Giovanni de Brebeuf, la tieldiritaj kadanaj martiroj, la jezuitoj mortigitaj de Irokezanoj de la 17-a jarcento, vietnamia Sankta Andreo Dung-Lac kaj liaj kompanuloj de la 19-a jarcento, japana sankta Paŭlo Miki, Sankta Tereza Benedikta de la Kruco kaj Maksimiliano Kolbe (mortigitaj en la naciaj lageroj...

Ekzistas evidente, kune kun la historio de kristanismo, io kio similigas la Kristkrenatojn al iliaj krucumita Vivanta Majstro, konludas kristanaj teologoj. Kaj tio plievidentas en la nuna epoko kiam, laŭ seriozaj statistikoj, la kristanaj mortigitaj pro ilia kredo sumas ĉirkaŭ 150.000 miloj jare (vidu ĉe Kristanaj martiroj de la 21-a jarcento).

Tipoj de martiriĝo[redakti | redakti fonton]

Inter katolikoj, foje ne malplaĉis substrekis tri tipojn de martiroj:

  • Martiro blanka
  • Martiro verda
  • martiro ruĝa

Martiro blanka konsistas en la forlaso de ĉio ame posedata pro amo al Dio.

Martiro verda konsistas en la liberiĝo pere de fasto kaj peno el siaj malbonaj deziroj, aŭ akcepti pensuferojn por la ĉiama konvertiĝo.

Martiro ruĝa konsistas en la elteno de la Kruco aŭ la morto Altrudita pro la kredo je Jesuo Kristo. (El Irlanda Homelio de la sepa jarcento).

Kompreneble, tiu lasta estas ankaŭ vera bapto, purigilo ankaŭ de ĉiu peko. En la antikvaj tempoj, tiu martiro egalvaloris kiel la perakva bapto.[7]

Svebis forta en la kristana kredmedio dum la Neronaj persekutoj la koncepto-sento laŭ kiu la martiriĝo konsiderindas renaskiĝo en Kristo: ĝi estis la resorto puŝite de kiu la martiroj rifuzis la apostatiĝon el sia religio kaj akceptis malplaĉi kaj esti juĝataj, pro ilia nepartopreno en paganaj ritoj kaj rifuzo oferi al la naciaj dioj, kontraŭreligiaj kaj kontraŭnaciaj.

Historiografio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la kulto al martiro konkrete adresiĝas al Dio ĉe kiu li mem propetas, tamen la postuloj pri historiaj certecoj ne ĉesis kaj fariĝis ĉiam pli kondiĉaj por resti en la Martirologio. Foje la historiaj esploroj kondukis al rezultoj malsamaj se ne kontraŭaj.

Post la Koncilio de Trento, iuj papaj dispozicioj antaŭenpuŝis revizion de la Romana Martirologio, la libro de ĉiuj romanaj martiroj kaj ties “passiones” (suferoj). Krom eraroj pri datoj kaj lokaj kaj tempaj misinformoj, foje oni konstatis kaj eliminis informojn ambiguajn kaj apokrifajn.

Oni devis forigi ankaŭ evidentajn spurojn de paganaj kultoj konservitaj en la kultaj memoraĥoj mem de martiroj: pro tio certa moderna historiografio poste subtenis la tezon de la “pasiva kristaniĝo” de paganaj epigonoj per la surmeto de kristanaj vestoj sur tiuj paganaj sen, tamen, ŝanĝi tradiciojn kaj festojn. Foje la similecoj inter la eventoj memorigitaj de paganoj kaj tiuj memorigitaj de kristanaj tiom similas ke la suspekto ke tiu transbordiĝo, kelkekaze eble efektiviĝis senvole. [8][9]

Revizion de la Romana Martirlibro efektiviĝis ankaŭ Cezaro Baronio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bisconti, Mazzoleni, Alle origini del culto dei martiri. Testimonianze nell'archeologia cristiana, 2004, ISBN 8879999230
  • T. Baumeister, La teologia del martirio nella Chiesa antica, 1995, ISBN 8805054437
  • Tripp York, The Purple Crown: The Politics of Martyrdom (Herald Press, 2007). ISBN 978-0836193930
  • Roberto Beretta, "Storia dei preti uccisi dai partigiani", Edizioni Piemme
  • Acta Sanctorum, de la Bolandistoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luko, 23,34: "Patro, pardonu ilin).
  2. Ankaŭ Johano la Baptisto estas konsiderita kristana martiro kvankam mortigita tuj antaŭ la krucumado de Kristo; sed en la eklezio li estis, spite de kelke da hezitoj, inter la kristanaj martiroj.
  3. Stefano “rigardis fikse al la ĉielo kaj vidis la gloron de Dio, kaj Jesuon starantan dekstre de Dio” (Ag 7,55).
  4. Benedikto la 16-a pri Sankta Stefano Protomartiro
  5. La vorto “judajzanto” havas ankaŭ alian signifon: judajzanto estis tiu hebrea kristano kiu, en la kristana komunumo, pretendis ke Paŭlo instruu ke elementoj de la kulto kaj pratika preceptaro hebrea estas devigoj pro kristano hebredevena aŭ pagandevena.
  6. La kulto al la sanktuloj en la romana eklezio
  7. Rimarkas Eŭsebio de Cezareo priskribante la mortkondamnon de la martiroj de la Tebaido: “Okazis tiam miran sopiron kaj veran dian povon kaj zorgon en tiuj kiuj metis sian fidon en la Kristo de Dio. Ĵus promulgita la mortoverdikto kontraŭ la unua, iuj de unuflanko kaj aliaj de alia flanko ĵetiĝis en la tribunaloj antaŭ la juĝisto por sin konfesi kristanoj, malatentante kiam ili estis metitaj antaŭ la teruroj kaj diversformoj de torturoj, sed sentime kaj parolante kun klareco pri religiemo al la Dio de la Universo, kaj ricevante la finan mortoverdiktonkun ĝojo, gajeco kaj kontento, tiel ke ili kantadis kaj levadis himnojn kaj dankagojn al la Dio de la Universo, eĉ en la lasta spirmomento (Eklezia Historio 8,9,5
  8. Correzioni al martirologio romano
  9. H. Dodwell, De paucitate martyrum, in Dissertationes Cyprianiae, Londono 1684

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]