Marto de 2012

El Vikipedio, la libera enciklopedio

marto
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en marto 2012.

29-a de marto

Ĝenerala striko en Hispanio kontraŭ malbonigo de laborkondiĉoj fare de la registaro.

25-a de marto

Horo ŝoviĝis al somera tempo en pluraj landoj de okcidenta Eŭropo.

22-a de marto

Tuluzo: seria murdisto Mohammed Merah, 23-jara, pereis post sturmatako kontraŭ lia loĝejo fare de polico. Krom tri militistojn, li pafmortigis instruiston kaj tri infanojn de juda lernejo, kio ankaŭ kaŭzis traŭmaton en Israelo.

20-a de marto
19-a de marto ĝis 22-a de marto

Montrealo, atingis 25 °C kaj Kebeko varmis inter 15 kaj 19 °C. Aliaj urboj de la provinco, havis ankaŭ varmajn temperaturojn. Normalaj temperaturoj estas inter 1 kaj 7 °C.

18-a de marto

La Federacia Kunveno de Germanio en Berlino elektis la pastron kaj politikiston Joachim Gauck 11-a ŝtata prezidanto de Germanio.

17-a de marto

Mortis Ŝenudo la 3-a, papo de Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio.

13-a de marto
11-a de marto

La registaro de Kenjo maldungis 25 mil strikantajn flegistojn, kiuj malatentis registaran ordonon por eklabori. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.

10-a de marto

Forpasis la franca bildstriisto Moebius (Jean Giraud).

6-a de marto

Subita forpaso de Rick Miller, usona Esperantisto kaj Vikipediisto.

4-a de marto

Usono WikiLeaks diras ke la korpo de Usama bin Laden estas en Usono. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.

1-a de marto

Nord-Koreio Nord-Koreio akceptis prokrasti nuklean programon kontraŭ ricevo de manĝo‎. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.