Martonoŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martonoŝ situas en la mapo en la verda munucipo
Katolika preĝejo de Martonoŝ

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Martonoŝ, serbe Мартонош, slave Martonoš, hungare Martonos estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato (tamen gografie en regiono Baĉka), en municipo de Kanjiĵa.

Situo[redakti | redakti fonton]

Martonoŝ situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso (kontraŭe troviĝas Srpski Krstur), laŭ hungara landolimo sen trapasejo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Horgoŝ-Senta.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1237 en formo abatejo Martinus. Dum la turkoj Martinus ofte senhomiĝis. En 1552 la hungaroj venkis la turkojn sed post 2 jaroj la turkoj okupis la fortikaĵon.

Turka vojaĝisto Evlia Ĉelebi notis la sekvajn: Fortikajho de "Martonos" estas malnova loko nomata pri la konstruisto, okupita en 1554... La fortikajho havas fortikajhestron kaj 15 da soldatoj. La fortikajho situas lauh la Tiso. La apartenanta urbo havas 150 da kanokovritajn domojn kaj preghejon.

En 1686 la Habsburgoj okupis la fortikaĵon, kiu poste apartenis al milita zono, rekte apartenanta al Habsburga Imperio. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la fortikaĵo bruldetruiĝis. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Martonoŝ 2183 da homoj, (hungaroj 1897 (87 %), serboj 155 (7 %), ciganoj 86 (4 %), albanoj 12 (1 %) kaj aliaj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]