Martti Miettunen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martti Miettunen
Persona informo
Martti Miettunen
Naskonomo Martti Juhani Miettunen
Naskiĝo 17-a de aprilo 1907
en Simo, Laponio
Morto 19-a de januaro 2002
en Kauniainen (vilaa antaŭurbo de Helsinko), Suda Finnlando
Tombo Simoniemi vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Partio Finnlanda Centro • Finnish Rural Party vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Helsinko vd
ĉefministro de Finnlando
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Martti Miettunen (naskiĝis la 17-an de aprilo 1907, mortis la 19-an de januaro 2002) estis finna politikisto. Li dufoje estis ĉefministro de Finnlando: unuafoje de la 14-a de julio 1961 ĝis la 13-a de aprilo 1962 kaj duafoje de la 30-a de novembro 1975 ĝis la 15-a de majo 1977.

Li studis agrikulturon kaj ekde la jaro 1945 estis membro de la nacia parlamento, reprezentante la politikan partion Finnlanda Centro. Inter 1951 kaj 1970 li plenumis la oficojn de ministro pri agrikulturo kaj dum la jaroj 1956/57 ankaŭ de financoj en naciaj registaroj de la ĉefministroj Urho Kekkonen, Karl-August Fagerholm kaj Mauno Koivisto, krom la tempo en kiu li mem plenumis la ĉefministran funkcion.

Aparte de tio, li inter la jaroj 1958 kaj 1973 estis guberniestro de la Laponia gubernio, la plej norda parto de Finnlando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]