Marvojo Sankt-Laŭrenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kluzo Eisenhower en Massena (Novjorkio)

Marvojo Sankt-Laŭrenco estas aro da kanaloj kaj kluzoj en la rivero Sankt-Laŭrenco, kiuj ebligas la perakvan atingon de la Grandaj Lagoj al varŝipegoj. Ĝi komenciĝas ĉe la haveno de Montrealo, kie la Kanalo de la Suda Bordo (kluzoj Saint-Lambert kaj Sainte-Catherine) permesas la preterpason de la kataraktoj de Lachine. Okcidente de la insulo Montrealo kaj la lago Sankt-Luizo, la kanalo kaj kluzoj Beauharnois permesas la preterpason de la samnoma akvoelektra centralo.

La ŝipvojo sekve foriras Kebekion tra la lago Sankt-Francisko kaj la teritorio de la indiana nacio Akwesasne kaj pasas inter Novjorkio kaj Ontario; en Novjorkio la ŝipkanalo Wiley-Dondero, kun la kluzoj Snell kaj Eisenhower, preterpasas la centralon Moses-Saunders.

Fine, la kluzo Iroquois permesas malgrandan supreniron por preterpasi la akvonivel-regulilon Iroquois.

Oni ofte konsideras la marvojon Sankt-Laŭrenco en unu sistemo kun la Akvovojo de la Grandaj Lagoj: Welland-kluzoj, kiuj preterpasas la akvofalon Niagaro, kaj la Sault-kluzoj, kiuj preterpasas la akvofalojn Sankt-Maria ĉe Sault Sainte-Marie en Ontario.

La marvojo estas kunadministrata de Kanado kaj Usono; ĝi malfermiĝis en la jaro 1959.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]