Mary (Turkmenio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mary estas urbo de Turkmenio, ĉefurbo de la Provinco Mary. En la antikveco ĝi ricevis plurajn nomojn (Merv, Meru kaj Margiana). Laŭ kalkuloj de 2010 ĝi havis 126.145 loĝantojn.

Laŭ la hinda tradicio, Mary (Merv), estas la origina hejmo de la arjoj. En la eta periodo inter 1145 kaj 1153 ĝi superis Konstantinopolo kiel la plej granda urob de la mondo, kun ĉ. 200.000 loĝantoj. La nuna urbo estis fondita en 1884 kiel militista kaj administra rusa urbo.