Mary Lou Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mary Lou Williams
Mary Lou Williams, proks. 1946. Foto de William P. Gottlieb
Mary Lou Williams, proks. 1946. Foto de William P. Gottlieb
Bazaj informoj
Naskonomo Mary Alfrieda Scruggs
Naskiĝo 8-an de majo 1910, Atlanto, Georgio
Morto 28-an de majo 1981 en Durham, Norda Karolino
Ĝenroj ĵazo
Profesio Komponistino, aranĝistino
Instrumentoj piano
Aktivaj jaroj 1920-aj ĝis 1981
Eldoninto Atlantic, Asch, Brunswick, Circle, Decca, Inner City, Folkways, King, Pablo, Victor, Vogue
v  d  r
Information icon.svg

Mary Lou Williams (naskiĝinta kiel Mary Alfrieda Scruggs; naskiĝis la 8-an de majo 1910 en Atlanto, Georgio; mortis la 28-an de majo 1981 en Durham, Norda Karolino) estis usona ĵazmuzikistino (pianistino, komponistino kaj aranĝistino). Ŝi konsideriĝas unu el la plej gravaj pioniroj de seksa egalrajteco en ĵazo[1] kaj estis „la ununura paŝpiano-ludantino, kiu kompareble kun Ellington daŭre modernigis sian stilon kaj laste ankaŭ orientiĝis pri moderna harmoniscienco“.[2]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Infaneco kaj frua junaĝo[redakti | redakti fonton]

Mary Lou Williams alkreskis en East Liberty – antaŭurbeto de Pittsburgh – kiel unu el dek unu gefratoj. Ŝia en la komenco sole edukanta patrino laboris kiel purigistino, kantis en sia libertempo nigrulajn preĝokantojn kaj ludis ragtimon sur piano kaj orgeno. Mary Lou Williams instruis al si mem en la aĝo de tri ĝis kvar jaroj la pianludon, imitludante tion, kion ŝi ĵus estis aŭdinta de sia patrino. Pli malfrue ŝi sin ekzercis helpe de la rulaĵoj de gurdopiano apartenantaj al sia onklo, de kiuj ŝi aŭdis kaj imitludis la interpretaĵojn de Jelly Roll Morton kaj James P. Johnson. Kiel dekunujarulo ŝi vizitis koncertojn kaj konatiĝis tiel kun la aranĝaĵoj de Don Redman kaj de pianisto Earl Hines.[3] Sen scio de sia familio ŝi prezentis en la aĝo de ses jaroj en la najbareco kiel pianisto, baldaŭ ankaŭ akompanis silentfilmojn kaj malmulte poste ŝi ludis kiel „mirinfano“ pianon sur festoj de la supra klaso, ekzemple ĉe Mellons. Ŝi ne nur ludis ragtimon, sed ankau klasikmuzikaĵojn, popularajn melodiojn kaj ekleziajn kantojn.[4]

Ekde 1924 ŝi vizitis Gimnazion Westinghouse, kiun ŝi forlasis en la aĝo de dek kvin jaroj, ĉar viroj el la najbareco insidis ŝin kaj ŝi timis seksajn misuzojn. Sian unuan dungitecon ŝi havis ĉe vodevilo-ensemblo de TOBA, kie ŝi prezentis la kutimajn spektaklajn intermetaĵojn tiuĝenrajn, ludante ekzemple pianon per-pugne aŭ irante ĉirkaŭ la piano dum la ludado.[5]

Deksesjarojn aĝa ŝi geedziĝis kun saksofonisto John Williams, kiun ŝi ekkonis en ĉi tiu spektaklo kaj kun kies vodevila orkestro Syncopaters ŝi vojaĝis ekde la fino de 1925.[6] En Kansasurbo la tiam sukcesa vodevila duopo Seymour and Jeanette dungis la bandon. Tamen ekestis a demando, ĉu Williams kiel virino do rajtas kunludi; ŝia edzo jesis tion, ĉar estas granda allogaĵo, kiam virino bone ludas pianon.[7] Lia opinio montriĝis ĝusta. Dum ĉi tiu prezentvojaĝo, kiu kondukis trans Ĉikago al Novjorko, ŝi ankaŭ renkontis Fecon Waller. Ŝi surprizegis la pianiston, ĉar ŝi povis ludi eĉ liajn plej malfacilajn komponaĵojn post unua aŭdo.[8] Post la morto de Seymour ŝi akompanis ties kunulinon Jeanette James kaj verrkis kun ŝi en 1927 plurajn sondiskajn facojn;[9] koncertoj en Novjorko ankaŭ muzikistoj de la „Washingtonians“ de Ellington, ekzemple Tricky Sam Nanton, apartenis al la akompanbando, kio malfermis al ŝi novan muzikan mondon.[10]

Kansasurbo de 1929 ĝis 1942[redakti | redakti fonton]

Brunswick-ŝelakdisko de la triopo Mary Lou Williams: „The Pearls“ (Morton) - „The Rocks“, kun Booker Collins (b) kaj Ben Thigpen (dr) de septembro de 1938

En 1929 ŝi muzikis kiel anstataŭanto en la bandego The Twelve Clouds of Joy, kiun estris Andy Kirk. Ĉi tiu bando estis ekestinta el la bando Dark Clouds of Joy de Terrence Holder, en kiu ekde 1928 ŝia edzo estis muzikisto. Por ke li povu ludi tie, Williams estis translasinta la estradon de sia propra bando, aktiva en Memphis, al sia edzino.[11] Por la unuaj surdiskigoj de la bando de Kirk en 1929 ŝi ne nur verkis kiel pianistino, anstataŭante la en la sonregistrejo forestan Marion Jackson, sed ankaŭ kontribuis unuajn komponaĵojn kaj aranĝaĵojn, kvankam ŝi tiumomente ankoraŭ havis malmultajn konojn pri notacio kaj harmoniscienco. Oficiala pianisto de la bando plue restis Marion Jackson.[12]

En 1930 ŝi verkis unuajn soloregistraĵojn je propra nomo por Brunswick Records („Drag 'em“ kaj „Night Life“); la diskeldonejo krome insistis al tio, ke ŝi kiel pianisto kunverku la registraĵojn de Twelve Clouds of Joy.[13] Nur en 1931, okaze de gastmuzikado kun Blanche Calloway, ŝi fariĝis la regula pianisto de Twelve Clouds of Joy, post kiam klariĝis, ke ŝi ne prezentu kun unueca kostumo, sed kun robo.[14] La orkestro laboris ĝis 1936 kiel teritoria bando ĉirkaŭ Kansasurbo. Ŝiaj komponaĵoj „Walkin’ and Swingin’“, „In the Groove“ kaj „Mary’s Idea“ evoluis al furoraĵoj kaj famigis la bandon. Dum ĉi tiuj jaroj ŝi ankaŭ partoprenis la sennombrajn improvizkunsidojn kun muzikistoj de la kansasurba ĵazo, ekzemple kun Coleman Hawkins, Ben Webster (kun kiu ŝi havis amareron), Lester Young kaj Herschel Evans.[15] Ĉar Williams enmetis en siajn improvizadojn nekutimajn harmoniojn, la aliaj muzikistoj ŝategis ŝin pro ĉi tiu „zombio-muziko“.[16] Ekde 1936 ŝanĝiĝis la vojaĝoplano kaj ankaŭ la repertuaro de la bando: estrate de Joe Glaser Twelve Clouds of Joy prezentis ĉie en Usono kaj ankaŭ en Kanado; baladoj kaj dancmuziko paŝis en la malfonon de la repertuaro. Mary Lou Williams estis pli bone salajrata, sed kiel „niĉomuzikisto“ por kelkaj ĵazaj numeroj, kiuj plu restis en la programo.[17]

Laŭ perado fare de John Hammond ŝi aranĝis kaj verkis ekde 1936 ankaŭ por la bando de Benny Goodman novajn komponaĵojn kiel „Roll ’Em“ aŭ „Camel Hop“, sed ankaŭ aranĝaĵojn de siaj verkoj „Froggy Bottom“ (kiel „Overhand“), „Messa Stomp“ aŭ de „Sweet Georgia Brown“. Ŝi tamen rifuzis la proponon de Goodman, ke ŝi aranĝus nur por li kaj aktivus kiel pianisto en lia orkestro.[18] En 1938 ŝi surdiskigis ankaŭ kun Mildred Bailey; planita sonregistrado, je kiu ŝi akompanus Bilion Holidej, ne okazis pro malsaniĝo.[19]

Pittsburgh/Novjorko de 1942 ĝis 1949[redakti | redakti fonton]

Josh White kaj Mary Lou Williams proks. 1947 en WMCA en Novjorko

Ankoraŭ ĝis 1942 Williams restis ĉe la Twelve Clouds of Joy. Tiam ŝi reiris komence al Pittsburgh, kie ŝi formis sian propran bandon, al kiu aliĝis ŝia pli malfrua dua edzo „Shorty“ Baker kaj juna Art Blakey. Baker reiris tamen en la orkestron de Duke Ellington, por kiu Williams verkis decembron de 1942 apud Billy Strayhorn kiel konstanta bandaranĝisto. Ŝia plej fama aranĝaĵo por Ellington estis „Trumpets No End”, kiu baziĝis sur „Blue Skies” de Irving Berlin kaj plurfoje surdiskiĝis. Post ses monatoj ŝi forlasis Ellingtonon kaj muzikis kiel dungito en Café Society en Greenwich Village, kie ŝi ankaŭ akompanis gitariston Josh White; en 1944 ŝi surdiskigis „Mary Lou’s Boogie“/„Roll Èm“ por Moses Asch. En la jaro 1945 – Baker estis separinta sin de ŝi dum sia militservo – ŝi tenis post perado de Barney Josephson, posedanto de Café Society, propran radioelsendon (The Mary Lou Williams Piano Workshop) ĉe WNEW, unu el la tiam ĉefaj radiostacioj kun bona popularmuzika programo[20]

Ekde 1946 ŝi muzikis en pluraj virinaj bandoj, inter alie kun Mary Osborne (kun kiu ŝi verkis ŝelakdiskon por Continental, „She’s (He’s) Funny That Way“) kaj ĉe Girls Stars kun June Rothenberg kaj Bridget O'Flynn; ili ludis programon el normkantoj same kiel „Humoresque“ de Dvoraks kaj „All God’s Chillun Got Rhythm“.

Mary Lou Williams en sia apartamento kun (maldekstre-dekstren) Dizzy Gillespie,Tadd Dameron, Hank Jones kaj basisto Milt Orent. Foto de William P. Gottlieb (1947)

Ŝia loĝejo en Harlemo fariĝis renkontejo de la pioniroj de moderna ĵazo, ekzemple Thelonious Monk, Dizzy Gillespie kaj Tadd Dameron, kun kiuj ŝi interŝanĝis ideojn kaj komponaĵojn kaj kies mentoro ŝi fariĝis. Ŝi estis nomata pro tio ankaŭ „patrino de bibopo“.[21] Alie ol multaj el siaj samaĝuloj Mary Lou Williams ŝatis, kion faris la bibopanoj; bibopon ŝi enigis ekde 1946 ankaŭ en sian ludostilon. La harmoniajn pliampleksigojn de ĉi tiu nova ĵazstilo ŝi ankaŭ transprenis en siajn komponaĵojn, ekzemple en „In the Land of Oo-Bla-Dee”, kiun Dizzy Gillespie surdiskigis kun ŝia aranĝaĵo per sia bandego. Kelkajn el ŝiaj pecoj Benny Goodman surdiskigis per sia mallongviva bibopeca ensemblo, al kiu ŝi en 1948 apartenis kiel aranĝisto kaj parte ankaŭ kiel pianisto.[22] Aŭguston de 1949 ŝi komencis la tradicion de la ĵazkoncertoj en la novjorka ĵazklubejo Village Vanguard.[23]

Serĉado de nova vojo[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1950-aj jaroj ŝi vidis sin devigata, vojaĝi kiel akompanisto de Mildred Bailey pro financa malabundeco.[24] En 1952 ŝi koncertis kun Kenny Clarke kaj Oscar Pettiford en la klubejo Downbeat. En la sama jaro ŝi faris mallongan koncertvojaĝon al Anglujo, kiu fariĝis iom longa tempo en Eŭropo. Ŝi muzikis plurfoje en la koncertejoj Royal Albert Hall kaj Royal Festival Hall; en 1953 ŝi gastkoncertis en Nederlando kaj Skandinavujo, akompanis kantistinon Sarah Vaughan kaj ekloĝis en Parizo, kie ŝi surdiskigis i.a. por diskeldonejo Vogue Records kun Don Byas (Don Carlos Meets Mary Lou kaj la soloalbumo In Paris). Ankaŭ en Germanujo kaj Svisujo ŝi prezentis – novembron de 1954 en Baden-Baden kun la orkestro de Kurt Edelhagen. En 1954 okazis en Parizo diversaj renkontiĝoj kun usonaj, sed ankaŭ kun eŭropaj muzikistoj en la sonregistrejo. Iomete strange altrudiĝas du titoloj kun la brita kantistino Beryl Bryden;[25] Pli esencon havis la solo- („I Made You Love Paris“) kaj triopo-registraĵoj, i.a. kun Jean-Louis Viale kaj jaron antaŭe kun Don Byas.

Post kiam ŝi dum festo en Londono post la informo, ke ŝi nuntempe ne bone fartas, ricevis de gasto la psalmon 91 kiel legaĵo, ŝi ricevis en Francujo inviton de Gérard Pochonet, pasigi duonan jaron en la vilao de ties avo kaj ripozi tie: „Mi restis ses monatojn kaj mi dormis kaj manĝis, legis la psalmojn kaj preĝis.“[26] Jam en Parizo kaj pli intense post sia reveno je Usono en 1954, kie ŝi komence havis nur malmultajn prezenteblecojn, Williams sin turnis al la kristana religio. Ŝi predikis en 1955 por la abisenaj baptistoj sur la stratoj de Harlemo zorgis pri malriĉaj parencoj kaj bezonaj muzikistoj (ekzemple Bud Powell). En 1957 ŝi konvertiĝis sub influo de ĵazentuziasma pastro (John Crowley), kiun prezentis al ŝi Dizzy Gillespie, kune kun la intima amikino Lorraine, la edzino de Gillespie, al katolikismo. Pastro Anthony Wood fariĝis ŝia spirita mentoro kaj konvinkis ŝin plue aktivi muzike: En 1957 ŝi resurscenejiĝis je la Newport Jazz Festival kun la bando de Dizzy Gillespie Band, je kiu ŝi prezentis partojn el la Zodiac Suite novarangita de Melba Liston. Post tio ŝi pli ofte publike koncertis.

Krom tio ŝi aktivis komunutile kaj fondis en 1958 la fondaĵon Bel Canto, kiu helpu muzikistojn, solvi iliajn drogoproblemojn, la plago de multaj muzikistoj el la bibopmedio de la 1940-aj jaroj. Dek elcentojn el siaj muzikaj enspezoj ŝi transdonis al la projekto, por kiu ŝi ankaŭ tenis brokantejon en Harlemo. Pro financa malsukceso ŝi tamen devis rezigni sian Bel Canto Foundation en 1968.

Post sia konvertiĝo al katolikismo ŝi pli kaj pli komponis liturgiajn pecojn kiel la suito Black Christ of the Andes (omaĝe al la ĵus enkanonigita Martín de Porres), kiun ŝi prezentis pri teksto de Anthony Wood 1962 per la Ray Charles Singers kaj Milton Hinton ankaŭ en Lincoln Center.[27] En 1964 ŝi prezentis dum tuta jaro en la novjorka ĵazklubejo Hickory House; samjare ŝi fondis helpate de la katolika eklezio ĵazfestivalon en Pittsburgh. Ankaŭ tiutempe la juna jezuita patro Peter O’Brien fariĝisŝia spirita konsilanto; En 1971 li ankaŭ farigis ŝia mastrumanto (kion li restis is ŝia morto).[27]

Krom en klubejoj ŝi ankaŭ koncertis en altlernejoj, fondis propran diskeldonejon (Mary Records) kaj muzikeldonejon kaj prezentis en televidelsendoj. En 1967 ŝi pledis per koncerto en Carnegie Hall por tio, enigi novajn muzikajn ideojn en la katolikan eklezian muzikon.[28] Samjare ŝi verkis unu el la unuaj katolikaj mesoj komplete submetitaj de ĵazmuziko. En 1968 ŝi komponis sian duan meson, Mass for the Lenten Season. El sia prezentado de la dua meso je Vatikano en 1969 malgraŭ aŭdienco ĉe la papo ja ne rezultis la esperata papa antaŭenigo de ĵazmesoj, sed almenaŭ ŝi ricevis mendon de tria, Music for Peace (pli malfrue plejofte nomata Mary Lou’s Mass), de la sekretario de la kuriokomisiono Justitia et Pax, Joseph Gremillion. En ĉi tiu verko ŝi alproksimiĝis parte al la rokĵaza stilo.[29]

Ree sur la scenejo: La jaroj 1970 ĝis 1979[redakti | redakti fonton]

Ekde 1970 Williams muzikis regule en la novjorka Cookery; aldoniĝis gastkoncertoj en ĵazklubejoj (ekzemple en Londono), lernejaj kursoj kaj festivaloj. Dum la Monterey Jazz Festival en 1971 ŝi estis honorata kun Jay McShann kiel „remalkovrito de la jaro“ per aplaŭdego.[30] Ŝi ankau prezentis en radio kaj televido (i.a. 1973 en Sezamostrato kaj en Jazzmobile Workshop de Billy Taylor); krom tio ŝi plue prezentis sian meson. Alie ol en la lastaj jaroj nun regule la establiĝintaj diskeldonejoj denove publikigis ŝiajn novajn sonregistraĵojn. La koncertalbumo Giants (1971), sur kiu ŝi estis aŭdebla kun Dizzy Gillespie, Bobby Hackett, George Duvivier kaj Grady Tate, estis nomumata por Grammy, kaj recenzisto Dan Morgenstern omaĝis ĝin kiel „unu el la vere plej grandiozaj albumoj de la ĵazhistorio“.[31]

Malgraŭ sia kritiko kontraŭ libera ĵazo, ke ĝi perdis la kontakton kun la ĵaztradicio, muzike ŝi plu restis akceptema kaj ludis en 1977 koncerton kun Cecil Taylor en Carnegie Hall, anoncita kiel Embraced [brakumita], kiu montriĝis kiel „furioza kontakto kun la nova pioniraro“ kaj aperis kiel albumo ĉe Pablo Records.[32] Laŭ Reclams Jazzlexikon la koncerto „muzike fiaskis“.[2] Krom tio en 1978 ŝi prezentis en la Blanka Domo antaŭ prezidanto Carter. En la sama jaro ŝi gastis je pluraj festivaloj en Eŭropo, ekzemple je la North Sea Jazz Festival kaj per Solo Recital (jen la samnoma albumo) je la Ĵazfestivalo je Montreux, krome kiel unua gasto en la radioelsendo Piano Jazz de Marian McPartland.

Ekde 1977 ĝis sia morto pro kancero en 1981 ŝi estis loĝstipendiata artisto (ekde 1980 ankaŭ kun instrukomisio) ĉe la Universitato Duke en Durham, Norda Karolino, kie ekestis post ŝia morto la nuna Centro Mary Lou Williams Center por Nigrula Kulturo.[33] Ŝi ricevis ses honordoktorigojn kaj du fojojn stipendion de Guggenheim.

Personeco[redakti | redakti fonton]

Pro sia reteniĝema karaktero la internema pianistino bezonis ageman mastrumanton. Komence ŝia unua edzo transprenis ĉi tiun funkcion, poste Patro O’Brien.[34] Laŭ opinio de ŝia spirita mentoro Anthony Woods ŝi pensis intuicie, origine kaj tre rekte. Ŝi bezonis laŭ li fidindan vidalvidulon por la selekto de ideoj.[35] Tamen ŝi pruvis sian memstaran decidpovon: ekzemple en situacioj, en kiuj ŝi ne bone fartis ekonomie, ŝi rifuzis koncertvojaĝi kun muzikistoj kiel Louis Armstrong, ĉar alikaze ŝi devus fari tro multajn kompromisojn.

Verkado kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Tadd Dameron, Mary Lou Williams kaj Dizzy Gillespie en la loĝejo de Williams, proks. junion 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

La pianistino miregis per sia fortika klavofrapo kaj persistema ludo; recenzistoj kiel Hugues Panassié konstatis, ke ŝi ludas „kiel viro“.[36] Ŝia majstra stilo, komence influita de Fats Waller, Earl Hines kaj Art Tatum, absorbis ankaŭ la novigojn de sekvaj epokoj: „La krampo, kiu kuntenis ŝian stilan variecon ekde ragtimo ĝis postbibopaj evoluoj, estis infektema svingo.“[37]

Entute Mary Lou Williams komponis pli ol 350 kantojn aŭ pli longajn komponaĵojn. Ŝiajn pecojn ludis kaj surdiskigis ĵazmuzikistoj kiel Jimmy Lunceford („What’s Your Story, Morning Glory“), Louis Armstrong („Cloudy“, „Messa Stomp“, „A Mellow Bit of Rhythm“,„Walkin' and Swingin'“), Cab Calloway, Bob Crosby („Ghost of Love“, „Toadie Toodle“), Tommy Dorsey („Little Joe from Chicago“), Ella Fitzgerald („What’s Your Story, Morning Glory“), Dizzy Gillespie („In the Land of Oobladee“), Honi Gordon („Why“, „Walkin' Out the Door“), Earl Hines, Nat King Cole („Little Joe from Chicago“, „Satchel Mouth Baby“), la bando Casa Loma Orchestra („What’s Your Story, Morning Glory“, „Walkin' and Swingin'“), Red Norvo („Messa Stomp“, „A Mellow Bit of Rhythm“) kaj Sarah Vaughan („Black Coffee“).[38]

Motivoj el kelkaj el ŝiaj pecoj formas la bazon por komponaĵoj de aliaj eminentaj jazmuzikistoj: Ekzemple la baslinio el „52nd Street“ de Monk devenas el ŝia komponaĵo „Scorpio“; la dua strofo de ŝia „Walkin' and Swingin'“ formas la bazon por „Rhythm-a-ning“. Sur ŝia aranĝaĵo de „Lady Be Good“ baziĝas „Rifftide“ de Coleman Hawkins, „Fats Tune“ de Fats Navarro kaj „Hackensack“ de Thelonious Monk.[39]

Jam samtempe kun Fletcher Henderson ŝi kreis kelkajn el la unuaj veraj svingaj aranĝaĵoj.[40] Ŝi aranĝis ne nur por la ĝis nun nomitaj muzikistoj kaj bandoj, sed ankaŭ por Count Basie, Woody Herman kaj la International Sweethearts of Rhythm.[41] Sian komponaĵon Zodiac Suite, kombinaĵo el ĵazo kaj klasika simfonia muziko, en kiu por ĉiu zodiaka signo staras en la centro alia muzikisto naskiĝinta sub ĉi tiu signo, ŝi plurfoje prezentis inter 1945 kaj 1946. Eltiraĵojn el sia Zodiac Suite ŝi prezentis en 1945 kiel Signs of the Zodiac en sia radioelsendo sole kaj per kvaropo.[42] La suito estis prezentata en 1945 per ĉambromuzika ĵazmuzikistaro en la novjorka Town Hall[43] kaj partoj el ĝi en 1946 je Carnegie Hall kiel simfonia versio kun la New York Pops Orchestra. Ŝian suiton, kiun ŝi mem instrumentis, la recenzistaro parte fervore akceptis, parte tamen juĝis ankaŭ kiel „nek viando nek fiŝaĵo“ tre malakorde.[44] Muziksciencisto kaj komponisto Andrew Homzy indikis, ke la pecoj de la suito staras senlige unu post la alia; li ne trovis muzikan evoluon de la temoj, akcentis tamen la kompozician lertecon de Williams kaj samrangigis ŝin pro la varieco de muzikaj ideoj kaj ŝanĝiĝoj en la unuopaj pecoj kun Frank Zappa.[45] La registraĵoj de la du koncertoj estis ŝtelitaj kaj (nur en Eŭropo) parte riceveblaj kiel ŝtelpresaĵoj.[46] La kompleta sonregistraĵo de ĉi tiu koncerto en Town Hall aperis nur en 1991.

Williams verkis pli ol cent diskojn (unuopaĵojn kaj muzikalbumojn).[47] Tamen kelkaj periodoj de ŝia verkado ne estas bone dokumentitaj, ĉar ŝi pro sia memvola personeco kaj ŝia transĝenra stilo por la muzikindustrio nur malfacile estis surmekatigebla kaj ŝi preferis la kunlaboron kun memstaraj diskeldonejoj resp. fondis propran diskeldonejon, por kiu la varbado esti nesufiĉa.

Jam en 1955 Williams kiel unua verkis albumon, sur kiu ŝi prezentis la kompletan tiaman historion de ĵazpianado; la diskoA Keyboard History ja ricevis bonegajn recenzojn, estis tamen ne publike aĉetebla, sed nur ricevebla per sondiska klubo.[48] Ŝia albumo Black Christ of the Andes, verkita en 1963 i. a. kun Budd Johnson, Grant Green, Percy Heath, la kantensembloj The George Gordon Singers kaj Ray Charles Singers, ricevis finfine en 1968 la premiojn „Prix Mondial du Disque de Jazz“ de Hot Club de France kaj la „Grand Prix“ de Académie du Disque Français. Ŝian meson Mary Lou’s Mass, kiu parte parte jam estis prezentata en 1969 dum funebra diservo por Tom Mboya kaj kiu travivis sian oficialan unuan prezentadon en 1970, Alvin Ailey prenis kiel fundamento por dancteatraĵo, kiu apartentis ekde 1971 ĝis 1973 al la repertuaro de sia baletensemblo.[49]

Kiel ŝian verŝajne plej eminentan sondiskan verkon el ŝiaj pli malfruaj jaroj Cook/Morton elstarigas ŝian triopoalbumon kun Buster Williams kaj Mickey Roker por Steeplechase, Free Spirits el julio de 1975.[50]

Graveco kaj taksado[redakti | redakti fonton]

Mary Lou Williams, Imogene Coca (maldekstre) kaj Ann Hathaway (dekstre), inter 1938 kaj 1948

Dum pluraj jardekojWilliams validis „ kiel plej grandioza virina ĵazmuzikisto“.[2] Martin Kunzler konstatis, „ke antaŭ Carla Bley kaj Toshiko Akiyoshi neniu virino tenis tiel centran pozicion en ĵazo kiel la pianistino kaj eĉ pli la komponistino kaj aranĝistino Mary Lou Williams“.[51]

Ŝian kontribuon al ĵazo la ordinara mondo estimis nur je la fino de ŝia vivo – inter muzikistoj ŝi estis mitulo jam ekde sia svingoperiodo en la 1930-aj jaroj kaj sia akceptemo por novaj tendencoj kiel bibopo en la 1940-aj jaroj (kion samopiniis jam tre frue partoj el la ĵazrecenzistaro).[52]

Duke Ellington esprimis ŝian gravecon jene: „Mary Lou Williams esta daŭre nuntempa.”[53] Ŝi diris de si mem:

Neniu povas alordigi min al certa stilo. Mi lernis de multaj homoj. Mi ade ŝanĝiĝas. Mi eksperimentas, por ke mi povu resti je la alteco de tio, kio okazas, por aŭdi, kion faras la aliaj. Mi eĉ antaŭiras al ili kaj montras kiel antaŭmetita spegulo, kio okazos kiel postsekva.[54]

Count Basie male sentis konkurencon.[55] Saksofonisto Buddy Tate opiniesprimis dum intervjuo por la dokumenta filmo de Joanne Burke: „Ŝi ludis flanken ĉiujn el tiuj viroj. Tion ŝi ne faris intence, sed la viroj kredis, ke estas tiel.”[56]

Joanne Burke dokumentis en sia filmo el la jaro 1989 „Music on My Mind“ vivon kaj verkadon de Mary Lou Williams. Ĉi tiun en 1994 ankaŭ estimis la dokumenta filmo „A Great Day in Harlem“. Kennedy Center en Vaŝingtono nomis sian ĉiujaran virinan ĵazfestivalon laŭ ŝi Mary Lou Williams Women in Jazz Festival. La fondaĵo Mary Lou Williams Foundation baziĝanta sur ŝia posedaĵo subtenas junajn muzikistojn el la aĝo de ses ĝis dek du jaroj. Ĝia arĥivo troviĝas en la Rutgers University’s Institute of Jazz Studies je Newark.

Aŭguston de 2010 la bando Trio 3, konsista el Oliver Lake, Reggie Workman kaj Andrew Cyrille kun Geri Allen, ludis en la novjorka ĵazklubejo Birdland kvin vesperojn sinsekve komponaĵojn de Mary Lou Williams. Kelkajn el la pecoj publikigis la svisa diskeldonejo Intakt Records sub la titolo Celebrating Mary Lou Williams.[57]

Diskografiaj indikoj[redakti | redakti fonton]

(de maldekstre) Gene Sedric, Danny Settle, Slick Jones, Mary Lou Williams kaj Lincoln Mills, prezentado en The Place, Novjorko, proks. julion 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

La verkaro de Mary Lou Williams inter 1927 ĝis 1945 estas dokumentita en la eldonoj de diskeldonejo Classics.[58]

  • The Zodiac Suite (Vintage Jazz Classics, 1945)
  • On Vogue (Vogue, 1953) mit Don Byas
  • Mary Lou Williams Presents Black Christ of the Andes (Folkways Recordings, 1964)
  • Zoning (Folkways Recordings, 1974) soloo
  • Free Spirits (SteepleChase, 1975)
  • Live at the Cookery (Chiaroscuro, 1975)
  • At Rick’s Cafe American (Storyville, 1979)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Linda Dahl: Morning Glory: A Biography of Mary Lou Williams. University of California Press, Berkeley 1999
  • Leonard Feather kaj Ira Gitler, The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oxford/New York 1999, ISBN 978-0-19-532000-8
  • Tammy L. Kernodle: Soul on Soul: The Life and Music of Mary Lou Williams. 2004
  • Martin Kunzler: Jazzlexikon. Band 2. Rowohlt, Reinbek 2002 (2. Auflage), ISBN 3-499-16513-9
  • Len Lyons: The great Jazz Pianists. Da Capo, 1983, S.67 (Interview von 1977)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helmut Weihsmann Virinoj en ĵazo, Radio Orange 94.0 (29-an de majo 2009)
  2. 2,0 2,1 2,2 Wolf Kampmann Reclams Jazzlexikon. Stuttgart 2003, p. 556
  3. Linda Dahl, Morning Glory. p. 26, 34.
  4. Je tio ŝi gajnis pli ol la tagan salajron de laboristo. Komparu Dahl, p. 22 sekvaj.
  5. Komparu Dahl, p. 37 sekvantaj.
  6. Vgl. Dahl, p. 44 sekvantaj.
  7. Seymour and Jeanette komence proponis, ke ŝi prezentu en vira vestaĵo por kaŝi, ke ŝi estas virino. Ŝi tamen rajtis prezenti virin-vestite. Komparu Dahl, p. 49 sekva.
  8. Komparu Dahl, p. 51 sekvaj.
  9. Gunther Schuller (The Swing Area, New York: Oxford University Press, p. 351 sekva) klare elmontras la maturecon kaj stilan certecon de la deksepjara pianistino
  10. Komparu Dahl, p. 56.
  11. Parte je la Syncopaters estrata de Mary Lou Williams anstataŭ de John Williams kunmuzikis aldosaksofonisto Jimmy Lunceford. Komparu Dahl, p. 60, 63 sekvaj.
  12. Komparu Frank Driggs, Chuck Haddix: Kansas City Jazz. From Ragtime to Bebop - A History. Oxford University Press, Oksfordo 2005, p. 87 sekva, Dahl, p. 72 sekvaj, 138-141, 154-156
  13. Komparu Dahl, p. 75 sekvaj.
  14. Komparu Dahl, p. 81 sekvaj.
  15. Komparu Driggs, Haddix, pj. 126, 138; 173, 200, same kiel Richard Cook Jazz Encyclopedia Londono 2007, p. 669
  16. Komparu Dahl, p. 88
  17. Komparu Dahl, p. 104 sekvaj.
  18. Dahl, p. 110
  19. Anstataŭis Ŭiliemson la juna pianistino Margaret Johnson. Komparu Dahl, p 111 sekva.
  20. Komparu Dahl, p. 131 sekvaj same kiel Konciza historio de WNEW ĉe nyradioguide.com
  21. Komparu Dahl, p. 177 sekvaj kaj Nelson Harrison pri Williams
  22. Komparu Dahl , p. 179–210
  23. Antaŭe tie okazis popolmuzikaj koncertoj; ŝia ensemblo dividis la scenejon kun la bando de J. C. Heard. Komparu Dahl, p. 211.
  24. Ŝi ricevis por la plej multaj el siaj komponaĵoj neniujn tantiemojn; krome ŝi perdis monon je juĝejaj konfrontadoj pri la aŭtoreco de kelkaj pecoj. Komparu Dahl, p. 218 sekva.
  25. „Something of an acquired taste“, jen Cook, Morton The Penguin Guide to Jazz Recordings. Penguin, Londono 2006 (8-a eldono), ISBN 0-14-102327-9
  26. Whitney Balliett: American Musicians II: Seventy-One Portraits in Jazz, Univ. Press of Mississippi, 2006, ISBN 1-57806-834-7, GoogleBooks
  27. 27,0 27,1 Komparu Dahl, p. 270–280.
  28. Tiam ankoraŭ ekzistis malpermeso de frapinstrumentaro en la katolika eklezia muziko fare de Pio la 10-a. Komparu Dahl, p. 289
  29. Komparu Dahl, p. 288–310. Pri la laboro de la komisiono komparu Dieter Marc Schneider Johannes Schauff (1902–1990). Migration und "Stabilitas" im Zeitalter der Totalitarismen Munkeno 2001, p. 168 sekvaj.
  30. Dahl, p. 318
  31. Komparu Dahl, p. 316.
  32. Cook/Morton, artikolo pri Mary Lou Williams, komparu Dahl, p. 330 sekvaj.
  33. Komparu Mary Lou Williams Center for Black Culture
  34. Williams urĝe premis ŝin, kiam ŝi timevitis partopreni improvizadkunsidon kun pli elstaraj muzikistoj. Onidire li batis ŝin iam, ĉar ŝi por li ne ludis sufice bone. Komparu. Dahl, p. 46 s.
  35. Citita laŭ Marian McPartland en Dahl, p. 259
  36. H. Panassié, Le Jazz Hot, citita laŭ Dahl, p. 77, komparu ankaŭ Dahl pj. 44 kaj 88.
  37. Kunzler, Jazzlexikon, p. 1291 sekva.
  38. Laŭ opinio de Leonard Feather tio estas variaĵo de ŝia pli frua titolo „What’s Your Story, Morning Glory“; komparu Feather/Gitler p. 698.
  39. Komparu Dahl, p. 191 sekva, samkiel Feather/Gitler, p. 698
  40. Gunther Schuller, p. 353
  41. Komparu Dahl, p. 297, 433.
  42. entenata en la abumo de Classics: Mary Lou Williams 1944-1945.
  43. La koncerto en Town Hall okazis la 30-an de decembro 1945; al la muzikistoj apartenis Edmond Hall, Mouse Randolph, Eddie Barefield, Al Hall kaj J. C. Heard same kiel klasika ĉambrorkestro. Je la peco „Cancer“ kunmuzikis kiel stelula solisto Ben Webster, kiu ankaŭ estas aŭdebla je la aldona prezentaĵo. Komparu Cook/Morton, samkiel Dahl, p. 410
  44. laŭ Paul Bowles, citita laŭ Dahl, p. 167; senescepte pozitive esprimiĝis Barry Ulanov.
  45. Andrew Homzy: Akompanteksto por The Zodiac Suite: The Complete Town Hall Concert of December 31, 1945 (Vintage Jazz Classics)
  46. Williams supozis pli malfrue, ke Timme Rosenkrantz ŝtele alproprigis la registraĵojn. Komp Dahl, p. 164, pj. 170–175, samkiel Tammy Lynn Kernodle Soul on Soul: The Life and Music of Mary Lou Williams, p. 124.
  47. T.L Kernodle
  48. Komparu Dahl, p. 245 sekva.
  49. Komparu Dahl, p. 308 sekvaj.
  50. Laŭ Cook/Morton ĝi estas „tuj rekte ludita“. Krom normkantoj kaj ŝiaj propraj komponaĵoj „Ode to Saint Cecilie“, „Gloria“ kaj „Blues for Timme“ la albumo enhavas du komponaĵojn de John Stubblefield. Ŝia biografistino Linda Dahl (p. 326) ankaŭ elstarigas la „referenco“-kvaliton de ĉi tiu registraĵo.
  51. Kunzler Jazz-Lexikon, p. 1291
  52. Komparu Down Beat, 10-an de aprilo 1955, Komparu Dahl p. 246
  53. citita laŭ Biografio de Mary Lou Williams ĉe All About Jazz
  54. „No one can put a style on me. I've learned from many people. I change all the time. I experiment to keep up with what is going on, to hear what everybody else is doing. I even keep a little ahead of them, like a mirror that shows what will happen next” laŭ biografio de Mary Lou Williams ĉe All About Jazz
  55. „Ĉiam, kiam ŝi estis en la najbarejo, mi kutime elektis miaflanke alian etan teritorion, ĉar Mary Lou allogis ĉiun”, cit. Laŭ la biografio pri Mary Lou Williams ce All About Jazz
  56. „She was outplaying all those men. She didn’t think so but they thought so.“ citita laŭ All About Jazz
  57. Intakt Records
  58. vidu Diskografio samkiel Dahl, p. 400 sekvaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.