Mary Toft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mary
Mary Toft, pentrita de John Laguerre en 1726.
Mary Toft, pentrita de John Laguerre en 1726.
Persona informo
Naskiĝo Ĉirkaŭ 1701
en Godalming
Morto 1763
en Godalming
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo aventuristo
vdr

Mary TOFTTOFTS, naskite Mary Denyer, (n. ĉ. 1701 - m. en 1763) estis angla virino el Godalming, en Surrey. Ŝi en 1726 fariĝis la centro de intensa debato, post kiam ŝi trompe kredigis al kuracistoj, ke ŝi naskis kuniklojn.

Toft gravediĝis en 1726, sed poste spertis misakuŝon. Ŝi estis verŝajne fascinita de kuniklo, kiun ŝi vidis dum la misakuŝo, tiel ke ŝi asertis, ke ŝi fakte naskis partojn de bestoj. Loka ĥirurgo John Howard decidis enketi pri la tuta afero : kiam Mary Toft akuŝis antaŭ li pliajn bestajn fragmentojn, li alvokis aliajn eminentajn kuracistojn. Oni eĉ sciigis tiun strangan fenomenon al Nathaniel St. André, la persona ĥirurgo de la reĝa familio de reĝo Georgo la 1-a de Britio. St. André ekzamenis Mary Toft kaj konkludis, ke ŝiaj asertoj estas veraj. La reĝo ankaŭ sendis alian ĥirurgon nomitan Cyriacus Ahlers, kiu tute male montriĝis skeptika. Nun sufiĉe fama, Toft estis kondukita al Londono kaj atenteme studita. Post intensa observado, kaj ĉar ŝi ne akuŝis pliajn kuniklojn, ŝi fine konfesis sian trompon, kaj estis sekve malliberigita.

La prestiĝon de medicinaj profesioj en Anglio frakasis tiu afero. Pluraj eminentaj ĥirurgoj, mokitaj de la publiko, subite malprosperiĝis. Cetere aperis multaj satiraj verkoj, plenaj je sarkasmoj pri kuracistoj. La bildsatiristo kaj socia kritikisto William Hogarth precipe mokis la naivecon de tiutempaj kuracistoj. Toft estis finfine liberigita sen formala akuzigo, kaj rajtis reveni hejmen.

Multajn jarojn poste la argentina verkisto kaj romanisto Julio Cortázar verkis rakonton pri sinjorino kiu tute nature vomas kunikletojn.

Raporto[redakti | redakti fonton]

La publiko unue aŭdis pri la afero fine de oktobro 1726, kiam la unuaj raportoj atingis Londonon[1]. La 19-an de novembro 1726 menciis la gazeto Weekly Journal menciis la jenon :


De Guildford originas stranga sed bone atestita Novaĵo. Tiu de malriĉa Virino, kiu loĝas en Godalmin, proksime al tiu Urbo, kaj estis akuŝigita antaŭ ĉirkaŭ unu monato de S-ro John Howard, Eminenta Ĥirurgo kaj Vira Akuŝigisto, je kreitulo simila al kuniklo, sed kies Koro kaj Pulmoj kreskis sen ties Ventro ; antaŭ 14 Tagoj ŝi estis akuŝigita de la sama Persono je perfekta Kuniklo, kaj post kelkaj tagoj de 4 pliaj ; kaj vendrede, sabate kaj dimanĉe, la 4-a, 5-a kaj 6-a, je unu ĉiutage : ĉiuj naŭ kreituloj mortis dum sia Enmondiĝo. La virino ĵuris, ke antaŭ du Monatoj, laborante en agro kun aliaj virinoj, ili vidis kuniklon, kiu forkuris el ili, kaj ili postkuris ĝin, sed senkiale : tio kreis en ŝi tiel grandan deziron pri ĝi, ke ŝi (gravediĝinta) malsaniĝis kaj misakuŝis, kaj ekde tiu Tempo ŝi daŭre pensadas pri Kunikloj. Homoj fakte montras tre diversajn Opiniojn pri tiu Afero, kelkaj rigardante ĝin kiel grandajn Kuriozaĵojn, taŭgajn por prezento antaŭ la Reĝa Societo, ktp., dum aliaj koleriĝas pri la Raporto, kaj diras, ke eĉ se ĝi veras, ĝin oni devus vuali, kiel Malperfektaĵon de homa Naturo.
Weekly Journal, 19 November 1726[2]


La ĉefa protagonisto, Mary Toft, estis tiam 24-jara aŭ 25-jara, kaj edziniĝinta al Joshua Toft, loka vestisto[3]. Ŝi estis baptita sub la nomo Mary Denyer la 21-an de februaro 1703, kaj estis la filino de John kaj Jane Denyer. Mary edziniĝis kun Joshua ĉirkaŭ la jaro 1720, kaj la geedzoj generis tri infanojn, nome Mary, Anne kaj James[4]. Ŝi en 1726 denove gravediĝis : kiel malriĉa kamparano de 18-a jarcenta Anglio, ŝi tamen devis daŭre labori en agroj dum sia gravedotempo[5].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Todd 1982, p. 27
  2. Haslam 1996, paĝoj 30–31
  3. Uglow 1997, paĝoj 118–119, 121
  4. Wilson, Philip K. (2004), Toft , Mary (bap. 1703, d. 1763), Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press.
  5. Cody 2005, p. 124