Mary Tudor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la reĝino de Francio. Por informoj pri ŝia samnoma nevino, reĝino de Anglio, vidu la artikolon Maria la 1-a (Anglio).
Mary Tudor
franca reĝedzino
Persona informo
Marie d'Angleterre
Naskiĝo 18-an de marto 1496 (1496-03-18)
en Richmond Palace
Morto 25-an de junio 1533 (1533-06-25) (37-jaraĝa)
en Westhorpe Hall
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per angla ŝvitfebro • brustangoroapendicitotuberkulozo vd
Tombo St. Mary's Church, Bury St. Edmunds vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Tudoroj vd
Patro Henriko la 7-a vd
Patrino Elizabeto de Jorko vd
Gefratoj Elizabeth Tudor • Margaret Tudor • Katherine Tudor • Henriko la 8-a • Edward Tudor • Arthur Tudor • Edmundo Tudoro vd
Edz(in)o Ludoviko la 12-aCharles Brandon vd
Infanoj Eleanor Clifford, Countess of Cumberland • Henry Brandon, 1st Earl of Lincoln • Frances Grey, Duchess of Suffolk vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mary Tudor kaj Charles Brandon

Mary TUDOR (naskiĝis la 18-an de marto 1496, mortis la 25-an de junio 1533) estis pli juna fratino de Henriko la 8-a de Anglio kaj reĝino de Francio pro sia edziĝo kun Ludoviko la 12-a.

Ŝi estis la kvina infano de Henriko la 7-a kaj Elizabeto de Jorko kaj naskiĝis ĉe Richmond Palace apud Londono. Ŝi kaj ŝia pli aĝa frato la estonta Henriko la 8-a forte amikiĝis kiel infanoj, kaj li nomis laŭ ŝi sian filinon (la estontan reĝinon) Maria la 1-a kaj la militŝipon la Mary Rose.

Fama pro sia beleco, Mary fianĉiĝis en decembro 1507 al Karlo la 5-a, Sankta Romia Imperiestro, sed pro politikaj evoluoj en Eŭropo ili neniam geedziĝis. Anstataŭe Kardinalo Wolsey konkludis pac-traktaton kun Francio kaj, la 9-an de oktobro 1514, kiam ŝi havis dek ok jarojn, Mary edziniĝis ĉe Abbeville kun la 52-jara Ludoviko la 12-a de Francio, kiu antaŭe dufoje edziĝis, tamen sen vivantaj filoj. Ili klopodis produkti heredonton, sensukcese, sed Ludoviko mortis la 1-an de januaro 1515. Malgraŭ la mallongo de ŝia edzineco, la samtempuloj ofte priparolis Mary Tudor kiel "Reĝino de Francio".

Mary Tudor nekontente eniris tiun edziĝon, kaj verŝajne eĉ tiam enamiĝis al Charles Brandon, la unua duko de Suffolk, sed ŝia frato Henriko la 8-a kontraŭis ilian amon, ĉar li deziris ke lia fratino edziĝu nur avantaĝe por li mem kaj por Anglio. Malgraŭ tio en januaro 1515 li sendis Charles Brandon por kunporti Mary Tudor reen al Anglio. Mary kaj Charles Brandon sekrete geedziĝis en Francio la 3-an de marto 1515. Laŭleĝe tio estis ŝtatperfido, ĉar Brandon estis edziĝinta kun reĝa princino sen la permeso de la reĝo, kiu ege koleriĝis. La Privata Konsilio proponis ke Brandon estu aŭ enkarcerigita aŭ ekzekutita, sed pro la interveno de Wolsey kaj la amo de Henriko al sia fratino, oni nur peze monpunis la paron, kiu poste oficiale geedziĝis ĉe Greenwich Palace la 13-an de majo 1515. Post tio Mary Tudor pasis la pejparton de sia vivo ĉe la kampara domego de Brandon, Westhorpe Hall, Suffolk.

Dum la 1520-a jardeko ŝiaj rilatoj kun Henriko la 8-a tikliĝis, ĉar ŝi kontraŭis lian divorcon disde Katarina de Aragono, de kiu ŝi estis amikino, kaj ŝi ankaŭ malamis Anne Boleyn, kiun ŝi ekkonis en Francio.

Mary Tudor mortis ĉe Westhorpe Hall la 25-an de junio 1533. Unue oni enterigis ŝin en la abatejo de Bury St Edmunds. Kiam tiu estis detruita en 1539, dum la fermo de la anglaj monaĥejoj, oni re-entombigis ŝin en la preĝejo de Sankta Maria.

Ŝi kaj Charles Brandon havis tri infanojn:

  • Henry Brandon, 1-a grafo de Lincoln (11-a de marto 1516 – 8-a de marto 1534)
  • Lordino Frances Brandon (16-a de julio 1517 – 20-a de novembro 1559), kiu edziniĝis kun Henry Grey, 3-a markizo de Dorset, kaj naskis lordinon Jane Grey
  • Lordino Eleanor Brandon (1519 – la 27-a de septembro 1547), edzino de Henry Clifford, 2-a grafo de Cumberland.