Maryla Falk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maryla Falk (naskiĝis la 26-an de aprilo 1906 en Lvovo, mortis la 13-an de junio 1980 en Chamonix-Mont-Blanc) - pola orientalistino, sanskritologo kaj religiosciencistino.

En Parizo studis en Sorbono kaj Kolegio de Francio sub gvido de Jean Przyluski. Ŝia vivoverko estas Il mito psicologico nell'India antica ' (Romo 1939, 1986). En 1937 verkis disertaĵon Nama-Rupa and Dharma-Rupa. Origin and Aspects of an Ancient Indian Conception, eldonitan en Universitato de Kolkato en 1943, kaj poste publikigis Misteri di Novalis (Napolo 1938). Printempe 1939 vojaĝis al Barato kun profesoro Surendranath Dasgupta. En kolkata universitato lekciis slavajn lingvojn. Oktobre 1939 fondis Indo-Polish Association kaj iĝis ties sekretariino. Kunlaboris kun Wanda Dynowska.

Fonto

Maryla Falk, Mit psychologiczny w starożytnych Indiach, poligis Ireneusz Kania, enkonduko de Marek Mejor, Universitas, Krakovo 2011, p. 423