Maryse Bastié

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maryse Bastié

Maryse Bastié, naskiĝinta Marie-Louise Bombec, franca aviadistino naskiĝinta la 27-an de februaro 1898 en Limoges (Francio), mortinta la 6-an de julio 1952 en Bron apud Liono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Perdinta sian patron, 11-jaraĝa ŝi travivis malfacilan infantempon. Adoleskantino, ŝi estis laboristino en ŝuo-uzino kiel led-stebistino. Post unua edziniĝo kaj eksedziniĝo, ŝi ekkonis Louis Bastié, kiel sian prizorgatan soldaton [1] kaj edziniĝis kun li. Li estis leŭtenanto aviadisto. Kun li naskiĝis ŝia pasio al aviado. La 29-an de septembro 1925, ŝi ricevis sian pilot-diplomon. Unu semajnon poste, ŝi flugpasigis sian aviadilon sub la ŝnuregoj de la transborda ponto en Bordeaux. Sed la sekvan jaron, ŝia edzo mortis en aviadila akcidento. Ŝi ne senkuraĝiĝis kaj iĝis instruantino por pilotado. Ses monatojn poste la lernejo fermiĝis.

Ŝi venis en Parizon, kie ŝi ofertis flugbaptojn kaj faris aeroreklamojn. Ŝi decidis aĉeti sian propran aviadilon, Caudron C109 kun motoro je 40 ĉv. Ĉar mankis al ŝi mono por flugigi ĝin, la piloto Drouhin helpis al ŝi financi sian pasion. En julio 1928, li proponis al ŝi la postenon de unuaranga piloto. Tiam kun li, ŝi estigis unuan virinan rekordon validigitan pri distanco (1058 km) en Treptow en Pomeranio. En 1929, ŝi estigis novan virinan rekordon de Francio rilate flugdaŭron kun 26 horoj kaj 44 minutoj. Tiu rekordo estis forprenita el ŝi la 2-an de majo 1930 fare de Lena Bernstein. Decidiĝinta reakiri tiun rekordon ŝi ekflugis vespere la 2-an de septembro 1930 kaj surteriĝis la 4-an post 37 horoj kaj 55 minutoj da flugado. Ŝi baraktis ĝis senforteco kontraŭ malvarmeco kaj dorm-manko. Poste ŝi estigis rekordon de distanco kun 2976 km el Parizo al Uring (Sovetunio). Pro tio ŝi ricevis la krucon de kavaliro de la Honora Legio kaj la usonan Herman Trophy, unuafoje aljuĝitan al virino. En 1935, ŝi kreis en Orly la lernejon « Maryse Bastié Aviado ». Kuraĝigita de Jean Mermoz, kun kiu ŝi jam faris flug-iron kaj -revenon, ŝi preparis la traflugon de la suda Atlantika Oceano. Preskaŭ unu monaton post la malapero de Mermoz, la 30-an de decembro 1936, sole pilotante aviadilon Caudron-Simoun ŝi transflugis la Atlantikan Oceanon el Dakaro al Natalo (Brazilo).

Ekde 1934, kun Hélène Boucher kaj Adrienne Bolland, aviadistinoj, ŝi engaĝiĝis en feminisman batalon por la voĉdonrajto de francaj virinoj, subtenante Louise Weiss, kiu kanditatis al la deputitaj balotoj en Parizo.

Dum la germana atako en majo 1940, ŝi proponis sian helpon al la Ruĝa Kruco ĉe la francaj militkaptitoj en la koncentrejo de Drancy. Dum la foriro de trajno al Germanio, ŝi estis puŝpelita de germana soldato kaj rompis al si la dekstran kubuton. De tiam ŝi iĝis invalida kaj ne plu flugpilotis. Sub la egido de la Ruĝa Kruco, ŝi kolektis informojn pri la okupantoj. En 1951, ŝi eniris en la servon de publikaj rilatoj de la centro por flugprovoj. Dum unu el siaj komisioj, ŝi mortis en la kraŝsurteriĝo de aviadilo Nordatlas post aera demonstro sur la flughaveno de Bron apud Liono, la 6-an de julio 1952. Ŝi estis entombigita en Parizo en la Tombejo de Montparnasse. Ŝi estis kapitano de la aera armeo.

Kelkaj rekordoj[redakti | redakti fonton]

  • En 1930, ŝi venkis la rekordon de virina internacia flugdaŭro en 37 horoj kaj 55 minutoj.
  • En 1931, ŝi venkis la virinan internacian rekordon pri distanco kun 2976 kilometroj.
  • En 1936, ŝi realigis la virinan traflugon de la Suda Atlantiko en 12 horoj kaj 5 minutoj.

Honoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Komandoro de la Honora Legio
  • Citado laŭ la Ordo de la Nacio
  • Multaj francaj lernejoj ricevis ŝian nomon
  • Estis emisiita poŝtmarko je ŝia bildo

Apoganto al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la "Feuillets encyclopédiques de Documentation espérantiste" (Enciklopediaj folioj de pri-Esperanta dokumentado) Maryse Bastié esprimas siajn malfacilaĵojn por esti komprenata en Uring. « La utileco de Esperanto por la aviadistoj estas nekontestebla kaj kreskos senĉese kun la progresoj de la aviado kaj la interpenetriĝo de la popoloj. » La 27-an de aŭgusto 1947, en sia letero al Louis Perret, kiu estis petinta ŝian opinion pri Esperanto, ŝi « plezure sendas kelkajn liniojn, ĉar de multaj jaroj mi estas konvinkita pri la utileco de tiu lingvo. En multaj vojaĝoj, mi ĉiam deziris la uzon de internacia komuna lingvo kaj Esperanto, simpla kaj facila, devus esti deviga. »


Noto[redakti | redakti fonton]

  1. prizorgata soldato : temas pri soldato al kiu dum milito junulino amike sendas leterojn kaj donacetojn

Fonto[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Maryse Bastié » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

La precipa fonto de tiu traduko estas : Maryse Bastié