Marzabotto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marzabotto
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Emilio-Romanjo (2005)
Provinco BO Bolonjo (2005)
Geografia situo 44° 20′ N, 11° 12′ O (mapo)44.33333333333311.2Koordinatoj: 44° 20′ N, 11° 12′ O (mapo)
Alto super marnivelo 130 ... 135 m
Areo 74 (2005) km²
Loĝantaro 6856 (2023)
Loĝdenso 92 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Grizzana Morandi, Monte San Pietro, Monzuno, Sasso Marconi, Savigno, Vergato (2005)


Poŝtkodo 40043
Imposta kodo B689
Kodo laŭ ISTAT 037036
Telefona prefikso 051
Retpaĝo http://www.comune.marzabotto.bo.it/
Loko en mapo
vdr

Marzabotto estas urbeto en la itala provinco Bolonjo, 26 km sude de Bolonjo. Ĝi estas atingebla fervoje per la linio inter Bolonjo kaj Porretta Terme, aŭte de la aŭtovojo A1 (elirejo Sasso Marconi) kaj nacia vojo 64.

Proksime de la urbo estas la etruska nekropolo (tombejo) Misa, el la 6-a kaj 5-a jarcento antaŭ la epoko. Arkeologia muzeo prezentas trovaĵojn de ĝi.

En 1944 la urbo estis loko de horora masakro farita de Waffen-SS. Post la Dua mondmilito ĝi estis distingita per ora medalo de "milita valoro". Ĝi instalis "Pac-lernejon" kaj "Historian Parkon Monte Sole" por memorigi la kruelaĵojn kaj kontribui al interkompreno inter popoloj. La restaĵoj de la viktimoj troviĝas en templo-ostejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Etruska akropolo