Masa temperatura analizo
Gravimetria termoanalizo aŭ termogravimetrio estas tekniko de termoanalizo, branĉo de fizika kemio por esplorado de materialoj. Gravimetria termoanalizo estas daŭre registri masoŝanĝojn de materialo, kiel funkcio de temperaturo kaj tempo, premo kaj gasa konsisto.[1]
Procezo [redakti]
Oni metas specimenon de studata materialo (eble 1 mg ĝis 100 mg, sed foje ĝis 100 g) sur la vekto de aŭtomata mikropesilo, ankaŭ nomata termopesilo, kie la vekto kaj la specimeno estas en forno. La forna temperaturo estas regata laŭ programita temperaturo/tempo profilo (plejofte), aŭ en la rapidoregata reĝimo, kiel la programita valoro de la pezoŝanĝoj kaŭzas temperaturan ŝanĝon kiel necesas por atingi kaj teni la deziratan pezoŝanĝan rapidon. La plej oftaj profiloj estas: rapidi al izotermo kaj teni tie por specifa tempo, aŭ konstanta rapido de temperatura (mal)pliiĝo, aŭ kombinaĵoj de profiloj.
La gasa ĉirkaŭaĵo de la specimeno povas esti: aero, vakuo, inerta gaso, oksidiga gaso, redukta gaso, reakciema gaso, vaporo de likvo, aŭ memgenerata gaso. La premo povas esti vakuo, aŭ ordinara premo (101 kPa), aŭ alta premo.
Oni utiligas gravimetrian termoanalizon por studi: stabilecon je altaj temperaturoj, malkombinon, deshidratigon, oksidigon, mezuri volatilan enhavon, gasan korodadon, ktp. Oni povas kalkuli kinetajn konstantojn de neinversigeblaj procesoj. Difuzado afektas inversigeblajn procesojn, do kalkuli kinetajn konstantojn estas malfacile. La grando de la specimeno povas afekti la procesojn kiuj okazas dum termoanalizo. Ekzemple por granda specimeno, la memgenerata atmosfero povas esti pli signifa.
La kutimaj metodoj de gravimetria termoanalizo plejofte celas analizi materialojn. Alia ebleco de gravimetria termoanalizo estas studi sintezi materialon. Industriaj procesoj, ekzemple kemia vapordeponado, kemia vaporenfiltrado, metalurgia karburado, sintezi karbon-karbonajn kunmetaĵojn, estas studeblaj per gravimetria termoanalizo de grandaj specimenoj.
Referencoj [redakti]
- ↑ Hanuš Landsperský, Metodoj de termoanalizo, Scienca Revuo, vol 33, n-ro 2, (140) 47-57, 1982
