Masa varma kapacito
El Vikipedio
La masa varma kapacito aŭ specifa varmo de iu substanco estas la kvanto da energio, kiun oni devas alporti al unuo de maso de tiu substanco, por altigi ties temperaturon je unu grado. Oni povas ankaŭ diri ke estas la varmokapacito de unuo de maso.
En la Sistemo Internacia de Unuoj, la unuo estas la ĵulo en kilogramo·kelvino aŭ J·kg-1·K-1.
Praktike; la masa varma kapacito estas la kapablo, por varmigata korpo, enteni kaj konservi grandan kvanton da varmeco.
La masa varma kapacito de akvo valoras 4186 J·kg-1·K-1, estas plej granda valoro por kondensa materio.
| Substanco | Fazo | Masa varma kapacito J·kg-1·K-1 |
|---|---|---|
| aero (seka) | gaso | 1005 |
| aero (saturita je akvovaporo) | gaso | ≈ 1030 |
| Aluminio | solido | 897 |
| Azoto | gaso | 1042 |
| Kupro | solido | 385 |
| Diamanto | solido | 502 |
| Akvo | gaso | 1850 |
| likvaĵo | 4186 | |
| solido (0°C) | 2060 | |
| Etanolo | likvaĵo | 2460 |
| Fero | solido | 444 |
| Grafito | solido | 720 |
| Heliumo | gaso | 3160 |
| Heksano | likvaĵo | ≈ 2267.95 |
| Oleo | likvaĵo | ≈ 2000 |
| Hidrogeno | gaso | 14300 |
| Latuno | solido | 377 |
| Litio | solido | 3582 |
| Hidrargo | likvaĵo | 139 |
| Oktano | likvaĵo | ≈ 1393.33 |
| Oro | solido | 129 |
| Oksigeno | gaso | 920 |
| Zinko | solido | 380 |