Masaharu Taniguĉi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Masaharu TANIGUĈI (japane 谷口 (たにぐち) 雅春 (まさはる)) estis kreanto de ŝintoisma organizaĵo Seiĉo-No-Je.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Kobeo, en la 22-an de novembro 1893 kaj mortis en Nagasaki en la 17-a de junio 1985. Li iĝis oomotano en 1918 kaj translokiĝis al Ajabe en la printempo de la sekva jaro; jarojn poste, en 1930 li fondis sian novan grupon, Sejĉo-No-Je. Li estis imprese allogata de Ĉinkon-kiŝin kaj de la ideo pri rekonstruo de la mondo. Tiutempe li decidis vivi kiel mizerulo; alnomante sin la Francisko el Oomoto, li elmontris mirindan talenton en la reklamagado de ŝintoismo. Li studis multe la okcidentan filozofion, kio permesis al li verki librojn kompreneblajn al okcidentuloj.

Ekde 1962 li vojaĝis tra Eŭropo kaj Ameriko, divastigante siajn ideojn, kie oni fondis nukleojn de Sejĉo-No-Je. En sia dua vojaĝo al Brazilo li deklaris, ke intencis reenkarniĝi en tiu lando.