Masakro de Luksoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masakro de Luksoro
La templo de Haĉepsut
La loko de la atenco
Historia periodo: 1997
Celo: turistoj
Sekvoj: morto de 62 homoj kaj 26 vunditoj
Dato: 17-a de novembro 1997
Loko: Luksoro,(Egiptio)
Uzita armilo: maŝinpafiloj tranĉiloj
Kazo hodiaŭ: ne tute klarigita
vdr

En la mateno de la 17-a de novembro 1997 grupo da ses teroristoj, maskovestita kiel sekurec-servistoj, pafis je turistoj kiuj ĵus eliris aŭtobuson sur parkadejo ĉe la templo den Haĉepsut apud Karnak (Luksoro). La teroristoj estis armitaj per maŝinpafiloj kaj tranĉiloj. Dum la masakro 62 homoj mortis, de kiuj 58 turistoj (35 svisoj, dek japanoj, ses britoj, kvar germanoj, unu franco, unu kolombiano kaj unu persono kun la bulgara kaj brita nacieco. Ankaŭ kvar egiptoj mortis: tri policanoj kaj unu ĉiĉerono. Inter la vunditoj troviĝis 12 svisoj, du japanoj, du germanoj, unu franco kaj naŭ egiptoj. Inaj viktimoj estis kripligitaj per tranĉiloj. En la ventra kavo de unu el la viktimoj la krimuloj postlasis mesaĝon 'ke ili batalis kontraŭ la korupta reĝimo en Egiptio'.

La teroristoj klopodis eskapi per kaperi aŭtobuson, ili postulis ke la ŝoforo portu ilin al alia turista allogaĵo: la Valo de la Reĝoj, je la alia flanko de la monteto. La ŝoforo agis alie, kaj vundiĝis. Sekve la teroristoj elfuĝis la aŭtobuson, persekutinta de la polico. La polico mortigis ĉiujn teroristojn.

Neniam iu estis akuzita kaj neniu iam aperis antaŭ la juĝisto pro ĉi tiuj atenco.

Koordinatoj:

25° 44′ 18″ N, 32° 36′ 23″ O Mapo