Masakro de Marzabotto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la itala komunumo Marzabotto, 20 km sude de Bolonjo, inter la 29-a de septembro kaj la 1-a de oktobro 1944 okazis masakro fare de germanaj nazioj.

La Masakro okazis fine de la Dua mondmilito, pli ol jaron post la kapitulaco de (suda) Italio, kiam la Itala Socialrespubliko en la nordo estis sub forta influo de Germanio. Trupoj de la 16-a tanka divizio de SS kaj de la germana armeo detruis la urbeton kaj la ĉirkaŭaĵon kaj mortigis pli ol 800 civilulojn (ankaŭ pli altaj nombroj estas menciataj). Inter tiuj preskaŭ ne estis batalpretaj viroj. La masakro estis reprezalio pro la agado de la partizanaro Stella Rossa (ruĝa stelo).

Dekomence oni diris, eĉ per tribunalaj sentencoj, ke la masakritoj estis 1830; sed historiistoj (vidu malsupran bibibliografion)dokumente malpliigis la nombron. Ili ekzakte estis 770 ("kiuj estas jam multaj"), inter kiuj 216 infanoj kaj kvin pastroj kiuj volis restadi kun sia popolo.

La krima masakro dum multaj jaroj streĉis la rilatojn inter Italio kaj Germanio. Persona atestanto, pastro Dario Zanini, pri evento en sia memoroj rakontas ja jes pri la barbaraĵoj, sed ankaŭ pri malprudentaĵoj de la partizanaj grupoj, kiuj ne povis, aŭ ne volis, defendi la civilulojn post la atakoj kontraŭ la germanoj; kaj ke ne estis inteligenta ago mortigi la tutan delegacion senditan de la okupantoj por proponi militpaŭzon.

En Marzabotto nun ekzistas historia parko Monte Sole (sunmonto) kun memorigejoj kaj rondira itinero de ĉ. 4 km. "Pac-Lernejo Campi a quattro voci" (kvarvoĉaj kampoj) aranĝas kunvenojn por junuloj el Italio, Germanio, Israelo kaj Palestino, por montri, ke eblas interkompreno malgraŭ kruelegaj historiaj krimoj.

La estro de la masakro, SS-majoro (Sturmbannführer) Walter REDER, en 1951 estis kondamnita al tutviva mallibero, sed liberigita pro indulgo en januaro 1985, pro peto de la aŭstra registaro. Armea generalo Max SIMON estis kondamnita al morto, sed indulgita en 1954.

Je la 17-a de aprilo 2002 la germana prezidento Johannes Rau en ĉeesto de la itala prezidento Carlo Azeglio Ciampi, publike deklaris:

"Ne estas facile trovi en tiu ĉi loko, antaŭ vi, vortojn adekvatajn al tia hororo. Hororo tiel malfacile esprimebla per vortoj. Kiam mi pensas pri la infanoj kaj la patrinoj, pri la virinoj kaj la tutaj familioj, viktimoj de la ekstermo de tiu tago, min trairas profunda sento de doloro kaj honto. Mi riverencas antaŭ la mortintoj."

Bibliografioj[redakti | redakti fonton]

Il massacro: Guerra ai civili a Monte Sole, il Mulino, 2008. Du universitataj docentoj pri nuntempa historio prezentas la lastajn dokumentojn montrantajn la gravecon de la okazintaĵo.

Don Dario Zanini, Atestoj de senpova spektanto de la masakro (Ĵurnalo Avvenire 2/6/09, paĝo 25, kaj diversloke, diverstempe,diverslibre).[1]