Masakro de Virginia Tech

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Halo Norris, kie okazis 31 el la 33 mortigoj

La Masakro de Virginia Tech estis pafmasakro okazinta la 16-an de aprilo 2007 ĉe universitato Virginia Polytechnic Institute and State University (pli konata kiel "Virginia Tech") en Blacksburg, Virginio, Usono. Registaraj funkciuloj, la universitato, kaj aliaj aktualaj informfontoj taksis 33 mortigitojn, kio faras la masakron, krom militaj bataloj, la plej multviktima mortpafado en la historio de la lando. Laŭ policaj informoj, la pafinto (kiu sin mortpafis fine de la masakro) estis Cho Seung-Hui (koree, 조승희), studento pri la angla literaturo en la universitato, enmigrinta en Usonon el Sud-Koreio en 1992, kiam li havis 8 jarojn.