Masakro de judaj infanoj en Bila Cerkva

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Masakro de judaj infanoj en Bila Cerkva – amasa murdo de preskaŭ 90 judaj infanoj kaj beboj en Bila Cerkva, farita la 22-an de aŭgusto 1941 fare de ukraina milico en la nazia servo, komandata de la germanaj funkciuloj de Einsatzgruppen (operacaj grupoj). La murdon antaŭis nesukcesinta provo ĉesigi la masakron entreprenita de subkolonelo Helmuth Groscurth – oficiro de Wehrmacht, samtempe membro de kontraŭhitlera konspiro.

Murdo de la juda loĝantaro de Bila Cerkva

Bila Cerkva estis okupita de taĉmentoj de Wehrmacht la 16-an de julio 1941. Post taĉmentoj de regula armeo al la urbo eniris malgranda Teilkommando de SS, gvidata de SS-Obersturmführer August Häfner. La taĉmento estis parto de tiel nomata Einsatzgruppe C – unu el kvar specialaj operacaj grupoj de la germanaj sekureca polico Sicherheitspolitzei kaj sekureca servo Sicherheitsdienst, kiuj aktivis malantaŭe de la orienta fronto kun la tasko murdi judojn, komunistojn kaj ĉiajn aliajn personojn konsiderataj de naziistoj kiel "nedezirataj" aŭ danĝeraj por germana regado. La Teilkommando de Häfner konsistis el funkciuloj de Einsatzgruppe C, plotono de la soldatoj de Waffen-SS kaj helpa taĉmento de ukrainaj kunlaborantoj.

Häfner kaj liaj helpantoj dum mallonga tempo murdis preskaŭ ĉiujn plenkreskajn judojn en Bila Cerkva. Substandardisto de Wehrmacht, kiu povis vidi masakrojn de Teilkommando, poste atestis, ke nur dum ses ekzekutoj, kies atestanto li estis, la taĉmento de Häfner murdis de 800 ĝis 900 judojn. Nombro de ĉiuj murditaj estis verŝajne pli granda.

Komence Häfner ordonis tamen savi judajn infanojn. Probable ankoraŭ ne atingis lin ordonoj dirantaj pri mortigado de ĉiuj judoj sen konsidero de aĝo kaj sekso, aŭ timis pri moralo de sia soldataro. Judajn infanojn oni forprenis de murdataj gepatroj kaj fermis ilin en forlasita domo ĉe la ĉefa vojo rande de la urbo – sen ajna kontrolo de plenkreskuloj, sen akvo kaj nutraĵo. En la dua duono de aŭgusto oni tie jam malliberigis ĉirkaŭ 90 judajn orfojn – infanoj kaj beboj - elinter kiuj la plej aĝa estis apenaŭ 7-jara.

Bibliografio

Richard Rhodes: Mistrzowie śmierci. Einsatzgruppen (Majstroj de la morto) Warszawa: Bellona, 2008. ISBN 978-83-11-11322-0