Masakro de la Senpekuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masakro de la Senpekuloj, fresko de Giotto de Bondone, Kapelo Scrovegni en Padova.

Masakro de la Senpekuloj estas la nomo donita al epizodo raportita en la evangelio laŭ Mateo dum la Sankta Familio estis forfuĝanta al Egiptujo: la mortigo de ĉiuj infanoj pli junaj aŭ dujaraĝaj en la regiono de Bet-Leĥem, ordonita de Herodo la Granda tuj post la naskiĝo de Jesuo el Nazareto.

La epizodo malĉeestas en la aliaj tri evangelioj kaj en la unuaj apokrifaj rakontoj. Jen kion diras Mateo, ĉapitro 2, verso 16 kaj sekvaj : “Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la saĝuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis ĉiujn knabojn en Betleemo kaj en ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, havantajn du jarojn aŭ malpli, laŭ la tempo, pri kiu li precize sciiĝis de la saĝuloj. Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremio, nome "Voĉo estas aŭdita en Rama, Ĝemado kaj maldolĉa plorado, Rakel priploras siajn infanojn, kaj ŝi ne volas konsoliĝi, ĉar ili forestas" (31, 15).

La epizodo reeĥas tiun paralelan de la dronado de infanoj laŭ la Eliro.

La masakro de la Senpekuloj en la kristana tradicio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kristana tradicio tiuj Senpekuloj estas la infanoj masakritaj de Herodo en Betleemo: ili estas paradokse la unuaj ĝuantoj de la elaĉeto de Jesuo Kristo.

Sankta Aŭgusteno pentras tiel la scenon: “ La patrinoj ŝiris al si la harojn, ili penis kaŝi siajn infanojn sed tiuj ĉi, nekonscie reagantaj, perfidadis sin mem: ili ne silentis ĉar ne sciis pri la danĝero. Estis lukto inter la patrino kaj ekzekutisto: tiu ĉi perforte kaptadis sian predon, la alia fortege ĝin tenadis. La patrino kriadis al la mortigisto: “Ke mi mem liveru al vi mian filon! Miaj visceroj al li donis la vivon, kaj vi volas lin frakasi kontraŭteren!”. Alia patrino kriadis: “Kruela, se estas kulpulo, tia estas mi! Aŭ indulgu lian vivon aŭ mortigu ankaŭ min kun li!”. Voĉo dume aŭdiĝis: “ Kiun serĉas vi? Vi mortigas multajn infanojn por malembarasiĝi je unu sola, kaj tiu kiun vi serĉas eskapas el vi!”. Kaj dum la krioj de la patrinoj fariĝis miksvoĉa plorego, la ofero de la infanoj estis premie akceptitaj en la ĉielo”.

Ĉie la kristanaj eklezioj ilin proklamis, praktike per la kulto, sanktuloj, eĉ se unuaokule ili ne povas esti meritintaj ion ajn dum sia vivo. “Ĉu vi vin demandas, diras Bernardo el Klarvalo, pro kiuj meritoj tiuj infanoj estis kronitaj de la diaj manoj? Demandu prefere Herodon pro kiuj krimoj ili estis tiom kruele masakritaj. Ĉu la savanto sin lasu venki de la barbareco de Herodo? Se malpia reĝo povis mortigi senkulpajn infanojn, ĉu Jesuo Kristo ne povis doni la eternan vivon al tiuj kiuj estis mortigitaj ĝuste kaŭze de li mem? “

Apostolo sankta Johano, en la Apokalipso, lokigas la Senpekulojn ĉirkaŭ la trono de la Ŝafido ĉar ili estas puraj, kaj ili lin sekvas kien ajn li iras.

La Eklezio establis, jam en la dua jarcento, celebradon de festo iliahonore. Delonge en Okcidento ĝi okazas la 28-an de decembro.

Liturgio honoris arte ilian memoron kaj vastaspecaj artistoj honorigis sin per ilia memoro. (vidu suben)

Historieco de la Matea rakonto[redakti | redakti fonton]

Multaj historiistoj neas, eĉ de la kristana flanko, aŭ dubas pri la historieco de la epizodo pro tio ke mankas konfirmo ĉe Jozefo Flavio, precipa fonto de tiu juda epoko de la unua jarcento kaj mankas en aliaj tri evangelioj kaj eĉ en apokrifaĵoj krom en la evangelio de Jakobo de la fino de la dua jarcento [1]. Ankaŭ kelkaj bibliistoj, el la kristana flanko, dubas aŭ neas, aldonante tamen ke la elpensaĵo similas al midraŝa maniero proklami la karakterojn de la persono prirakontita. Ne do falsaĵo, sed fantazia helpaĵo por signifi ke ĉirkaŭ tiu infano jam turniĝos la historio.

Aliaj sennombraj prihistorie esploristoj, tamen, rimarkigas ke la epizodo ne misfiguriĝas en la bukedo de la kruelaĵoj de la subprema politiko de Herodo, kiu, perceptinte la riskon esti detronigita, ne hezitis mortigi unu el siaj edzinoj, bofraton, kaj tri filojn kaj kelkecentoj da oponantoj; jam tiutempa hebrea medio lin taksis simila al la Elira faraono [2]

Makrobjo (ĉ. 395-436) alude parolas pri tiu masakro de infanoj plenumita far Herodo kaj raportas kion dirintus imperiestro Aŭgusto: “Kiam Aŭgusto sciis ke inter la malpli aŭ dujaraĝaj infanoj de Sirio, kiujn Herodo reĝo de Judoj masakrigis, troviĝis ankaŭ liaj filoj, li diris ke pli preferindas esti porko ol lia filo” [1]. Subtenantoj de la historieco de la epizodo substrekas ke tiu atesto de pagano kiu penis demonstri legendan la naskiĝo de Jesuo en Betleemo, ne mankas je historia forto.

La masakro de la Senpekuloj, temo por artistoj[redakti | redakti fonton]

En la kristana tradicio tiu rakontaĵo de ĉiam estas kultura preferata (objekto topos) de la varispecaj artaĵoj.

Pentrarto[redakti | redakti fonton]

La masakro de la Senpekuloj, detalo de "la sceno de la vivo de Maria", oleo sur ligno de Hans Memling, 1480
La masakro de la Senpekuloj, gravuraĵo de Marcantonio Raimondi (Stilo de Rafaelo), ĉirkaŭ 1509
Masakro de la Senpekuloj, pentraĵo de Nicolas Poussin

Tiu masakro inspiris la manojn de pentristoj kaj skulptistoj kaj por kontentigi la popolan devotecon kaj por profiti la okazon kontentigi sian volon trakti la homan korpon en violentaj pozicioj. Laŭ priartaj historiistoj, artistoj de la Renesanco inspiriĝis, por reprodukti la scenojn de la masakro de la Senkulpuloj, el romaj basreliefoj de la batalo inter la Lapitoj kaj la Centaŭroj.

Plejkonita estas la ĉi-tema pentraĵo de Guido Reni, realigita en 1611 en Bolonjo (Italio).

Alia famulo estas Petro Paŭlo Rubens, kies Masakro de la Senpekuloj aŭkcie ofertita, laŭkelke da tempo, tenis la pinton de la plej multekosta artaĵo.

Kelkaj komentistoj vidas eĥojn de la masakro de Senpekuloj ankaŭ en la fama pentraĵo Gerniko de Picasso (1937): fakte oni kredas vidi en ĝi eĥojn de la similtema pentraĵo de Poussin.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Liturgiaj himnoj
  • Charles Péguy, Le Mystère des Saints Innocents, 1912
  • Aŭrelio Prudencio Klemento, Liber Cathemerinon XII. Hymnus Epiphaniae, 99-100
  • Nigel Spivey, Le Stragi degli Innocenti. Il problema di rappresentare artisticamente l'atrocità di un topos inventato ma molto diffuso, Prometeo, Anno 20, Numero 78

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Makrobjo Saturnales, II, 11 « "Cum audisset inter pueros quos in Syria Herodes rex Iudaeorum intra bimatum iussit interfici filium quoque eius occisum, ait: Melius est Herodis porcum esse quam filium  »

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giuseppe Ricciotti, Vita di Gesù Cristo, pag.23
  • Giovanni Testori, op. cit. in Bibliografia
  • Paul Maier, "Herod and the Infants of Bethlehem", in Chronos, Kairos, Christos II, Mercer University Press (1998), 170
  • Giambattista Marino, Strage degli innocenti, 1632, in Giovanbattista Marino, Dicerie Sacre e La Strage de gl'Innocenti, A
  • Cura di Giovanni Pozzi, Einaudi, 1960
  • Покољ младенаца Leslaw Daniel Chrupcala, Betlemme culla del Messia, Edizioni Terra Santa, Milano, 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]