Masaya (vulkano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masaya
Rigardo al la kratero de la vulkano Masaya
Rigardo al la kratero de la vulkano Masaya
monto
Alteco 635 m
Situo  Nikaragvo
Geografia situo 11° 59′ N, 86° 9′ U (mapo)11.983333333333-86.15Koordinatoj: 11° 59′ N, 86° 9′ U (mapo) f4
Masaya (Nikaragvo)
Masaya (Nikaragvo)
DEC
Masaya
Masaya
Situo de Masaya
Map
Masaya
vdr

La vulkano Masaya situas en Nikaragvo, proksime de la urbo Masaya meze en la naturparko Masaya. La indiĝenoj donis al la vulkano la nomon Popogatepe, kiun oni povas traduki per brulanta monto.

La hispanaj konkerantoj nomis tiun vulkanon La Boca del Infierno (La faŭko de la infero). Por kontraŭbatali la diablon oni metis krucon al la rando de la kratero. Multaj eŭropanoj klopodis trovi oron en la regiono de la vulkano. Inter la sensukcesaj serĉantoj estis ankaŭ Gonzalo Fernandez de Oviedo (1529) kaj Friar Blas del Castillo (1538).

En 1772 okazis forta erupcio (la lasta vera erupcio) kaj la lafo fluis kiel rivero al pejzaĝo, kiun oni nomas nune "Piedra Quemada", kio signifas "bruligita ŝtono".