Cauco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Masciadone)
Cauco
Blazono de Cauco
Cauco
former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
Komunumaro Calanca
Koordinatoj  46° 20′ 6″ N 9° 7′ 14″ O / 46.33500 °N, 9.12056 °O / 46.33500; 9.12056 (mapo)Koordinatoj: 46° 20′ 6″ N 9° 7′ 14″ O / 46.33500 °N, 9.12056 °O / 46.33500; 9.12056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 36
Areo 10,89 km²
Alteco 992 m super marnivelo
Poŝtkodo 6546
Komunumkodo 3806
Mapo de Cauco

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Cauco estas komunumo de la komunumaro Calanca kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 36 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cauco situas en la mezo de la Valo de Calanca ĉe la bordo de la rivero Calancasca. La komunumo konsistas el la kvar vilaĝetoj Cauca, Bodio, Lasciallo kaj Masciadone. Cauca kaj Bodio situas en la valfondo, Cauca oriente de Calancasca en la centro de la komunumo, Bodio pli sude okcidente de la rivero. Lasciallo situas sur teraso en oriente kaj Masciadone ankaŭ sur teraso en okcidente de la rivero.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cauco limas en nordo al Rossa, en sudoriento al Soazza, en oriento al Lostallo, en sudoriento al Verdabbio, en sudsudoriento al Santa Maria in Calanca, en sudo al Selma, en sudsudokcidento al Arvigo, en sudokcidento al Osogna (TI) kaj en nordokcidento al Biasca (TI).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Cauco situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per la vojo tra la Valo de Calanca de Grono al Rossa. Sur la vala vojo cirkulas poŝtaŭtolinio, kiu konektas la komunumon kun la publika transportreto.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa kaj sola oficiala lingvo de Cauco estas la itala, parolata de pli ol 90% de la loĝantaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Cauca dividas la historion kun la cetera Valo de Calanca. Ĝis la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 Cauco estis parto de la tribunalkomunumo Calanca. En 1851 ĝi fariĝis memstara politika komunumo de la komunumaro Calanca en la distrikto Moësa. En la 17-a jarcento Cauca havis proksimume 400 loĝantojn. Sekve de formigrado la loĝantaro falis al aktuale ankoraŭ 36 personoj. La preĝejo Sankta Antonio Abato estis menciita la unua fojon en la jaro 1497. En la jaro 1633 ĝi fariĝis pastra preĝejo kaj Cauco sekve propra paroĥo. En la jaro 1683 la preĝejo estis gradigita kaj estis alkonstruita sonorila turo. En la jaro 1978 ĝis 1989 la preĝejo estis renovigita.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]