Masklaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memmontranta urogalo.

Masklaro, Masklarejo aŭ pli internacie Lek[1] (de la sveda lek, aktivecoj, ludaj ĉefe, agrablaj aŭ malmulte reguligitaj) estas terminoj uzataj por ekologia fenomeno kiu konsistas en grupigo de viroj kiuj konkurencas por la pariĝado kun inoj.

En la specioj kiuj prezentas ĉi tiun sistemon de pariĝado de lek, la viro ne kutimas okupiĝi pri la idaro, kaj ĉiuj viroj kolektiĝas en specifaj lokoj por la ceremoniaj elmontradoj kaj la inoj selektas la virojn kun kiuj ili seksumos, de kiuj ili nur eltirus la gametojn.

Kutimas aperi antaŭe aŭ dum la reproduktado, tio estas ĉiam je la reprodukta sezono. Ia grupo de viroj lokiĝus ie kie ĉiu protektas malgrandan teritorion en kiu provas deloki aŭ superregi sur liaj najbaroj kun malsamaj tipoj de memmontradoj. La termino aplikiĝis por la unua fojo ĉe la urogaloj, kvankam estas sufiĉe ofta ĉe aliaj birdoj. Ĝi aperas ankaŭ ĉe fiŝoj kaj insektoj kaj inkluzive la pariĝa ceremonio de la cervoj estas simila.

Notoj

  1. Evitindas ebla neologismo leko ĉar kolizius kun jam ekzistanta esperanta vorto signifanta agon leki.

Eksteraj ligiloj