Maskoparulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maskoparulio
Maskoparulio, masklo kaj ino de Geothlypis (aequinoctialis) velata
Maskoparulio, masklo kaj ino de Geothlypis (aequinoctialis) velata

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Geothlypis
Specio: 'G. aequinoctialis'
Geothlypis aequinoctialis
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Maskoparulio, Geothlypis aequinoctialis, estas specio de la familio de Paruliedoj kaj genro de FlavgorĝulojGeothlypis kiu enhavas tre similajn speciojn. Ĝi havas kelkajn separatajn populaciojn de reproduktantaj kaj loĝantaj birdoj en Centra kaj Sudameriko, kelkaj el kiuj povus esti konsiderataj kiel formantaj separatajn speciojn.

La reprodukta habitato estas marĉoj kaj aliaj humidaj areoj kun densa malalta vegetaĵaro. La Maskoparulio povas ankaŭ troviĝi en aliaj areoj kun densa arbustaro, sed ĝi estas malpli komuna en pli sekaj habitatoj. La ino demetas du blankajn ovojn kun ruĝecbrunaj markoj en kovrita tasforma nesto malalte inter herbo aŭ malalta vegetaĵaro.

La Maskoparulio estas 13.2 cm longa kaj pezas 13 g. Ĝi havas flaveverdecajn suprajn partojn, brilflavajn subajn partojn, kaj ĉefe nigran bekon. Maskla plenkreskulo havas nigran vizaĝomaskon, kiu nomigas la specion, bordatan supre je griza zono. La ino estas simila, sed ne havas la nigran maskon. Ŝi estas iom pli senkolora, havas variajn kvantojn da grizo kape (ofte eĉ nenioman), flavecan okulringon kaj flavecan strion el la beko al la okulo. Estas gravaj rasaj varioj ĉe la maskla plumaro (vidu suben Taksonomion).

Tiu neotropika specio estas facile distingebla el vintranta Komuna flavgorĝulo pro sia uniforme flavaj subaj partoj, dum la nordamerika birdo havas blankan ventron.

La Maskoparulio estas kutime vidata en paroj, kaj ne asociiĝas kun aliaj specioj. Ĝi estas ofte kaŝema, sed povas montriĝi foje ĉefe por kanti. Ilim manĝas insektojn, inklude raŭpojn, kiuj estas kutime kaptitaj inter densa vegetaĵaro. La alvoko estas rapida trilado, tre malsimila al tiuj de aliaj flavgorĝuloj, kaj pli tipa akra ĉip.

Tiu specio povus esti etendanta en Centrameriko pro senarbarigo.

Taksonomio

Estas 5 subspecioj de la Maskoparulio, diference laŭ grando, maskla kapo kaj kanto. La Centramerika subspecio estas foje konsiderata separata specio, kaj la du subspecioj de la deklivaro al Pacifiko kune estas ankaŭ ofte traktataj kiel specio. Ĵusaj genetikaj analizoj sugestas, ke ankaŭ la sudaj sudamerikaj subspecioj povus meriti specifan statuson. La populacioj estas la jenaj:

  • La nomiga raso, G. a. aequinoctialis, priskribita supre, reproduktiĝas el centra Kolombio, tra norda Venezuelo, Trinidado, Gujanoj, al la regionoj ĉe la Amazona Rivero en Brazilo. La kanto estas trileca tii-ĉii-ĉii tiiĉiŭiit tiiĉiŭiit.
  • G. (a). velata, la “Suda flavgorĝulo”, reproduktiĝas en centra Sudameriko el sudorienta Peruo kaj apudaj partoj de Brazilo, tra Bolivio, Paragvajo, Urugvajo kaj suda Brazilo, al centra Argentino. Ĝi estas iom pli malgranda ol aequinoctialis, kaj la masklo havas pli mallarĝan nigran maskon, kun pli larĝa griza zono kiu etendas al nuko kaj kolflankoj. La kanto estas pli longa, rapida kaj trileca ol tiu de la norda raso.
  • G. (a). auriculata kaj G. a. peruviana, la “Nigrabrida maskoparulio”, reproduktiĝas en okcidenta Ekvadoro kaj okcidenta Peruo. La masklo havas la nigran maskon nur en la areo el la beko al la okulo kaj mallarĝan zonon en frunto. La subspecio peruviana, kiu troviĝas en la valo de la Maranjono, estas simila laŭ grando al aequinoctialis, sed auriculata estas notinde pli malgranda. La kanto estas feliĉeca ŭii ŭii ŭii ŭiiju ŭiiju.
  • G. (a). chiriquensis, la “Ĉirikia Maskoparulio”, loĝas en okcidenta Panamo kaj Kosta-Riko. Ĝi estas alia malgranda formo, sed la masklo havas la plej larĝan nigran maskon el ĉiuj rasoj, etenda al la frunto. La kanto estas simila al tiu de auriculata, sed ripetata multajn fojojn, iĝante pli rapida, laŭta kaj milda antaŭ fina ascendo, kaj tio povas okazi dumfluge.

Eble la teritorio de tiu specio estis iam kontinua, eble dum la pli malvarmaj kondiĉoj de la lasta glaciepoko, sed la populacioj estas nune separataj de densaj barejoj de humidaj arbaroj de malalataj teroj de la Amazonio kaj Chocó. La grupoj auriculata kaj chiriquensis estas krome separataj el la grupoj nomiga kaj velata fare de la Andoj.

Referencoj