Masnavio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Masnavio (perse: مثنَوی, mas̱nawī) estas arabdevena vorto laŭlitere signifanta "duoaĵo" aŭ "dueca". Ĝi estas poemformo konsistanta el versoj kiuj duope samrimas.

Masnavije ma'navi (spirtuala masnaviaro) de Rumi[redakti | redakti fonton]

Poeto, kiu verkas laŭ masnavio, nomiĝas masnaviisto. En la persa la plej granda masnaviisto estas Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi. Li i.a. verkis 6-voluman libron tute an masnavia poemformo nomata Masnavije ma'navi (Spirtuala masnaviaro). Tial, pro la tre alta populareco de tiu ĉi verko, kiam oni diras "Masnavio", tio signifas la verkon de Rumi. "Masnavio" estas verko da mistika poezio de Rumi. Ĝi konsistas el 25 000 poemlinioj aŭ distikoj. Fakte en la persa lingvo oni proverbe similigas ĉiun tre longan rakonton aŭ historion al Masnavio 70 menojn*” (ĉiu meno* egalas 3 kilogramojn). Por kompareto tempa kaj volumena: La Dia Komedio de Dante (1265-1321) estis verkita preskaŭ duonjarcenton post Masnavio kaj havas proksimume la duonan volumenon de ĝi .

Krom sennombraj iranaj kleruloj, kiuj esploris multege pri Rumi kaj lia ĉef-verko Masnavio – el kiuj eble la plej elstara estas B. Foruzanfar (1897-1970) - jam ankaŭ pluraj tre grandaj okcidentaj orientalistoj dediĉis multe el siaj vivotempoj por ekkoni kaj konigi Rumi kaj liajn verkojn, precipe Masnavion. Ekzemple profesoro Reynold A. Nicholson (1868-1945) verkis tre multe pri Rumi kaj liaj ĉefverkoj, kaj ankaŭ tradukis anglen multajn poemojn de li (i.a. li tradukis tutan Masnavion kaj verkis kompletan interpretadon pri ĉiuj ties ses volumoj).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.