Masoĥismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Masoĥismo estas psiĥoseksa perturbo, ĉe kiu la personon sekse ekscitas nur la travivitaj suferoj, doloroj. La nomo de la esprimo venas el la aŭstra kavaliero Leopolt de Zaĥer-Mazoĥ, kiu detale priskribis, kian ĝojon donis al li, kiam oni lin batis, humiligis, subigis. La dimensio de la doloro varias de la rita hontigo ĝis al skurĝado.

La masoĥisto ĝenerale influas la situon kaj haltigas la mistrakton antaŭ gravaj vundiĝoj. La doloro pliintensigas la seksan ekscitiĝon, kio estas la celo de la masoĥisto.

La masoĥismo malofte aperas memstare, pli ofte ĝi aperas kun sadismo. Ekzistas personoj, kiuj ŝanĝas la rolon, iufoje agadas kiel sadistoj, alifoje kiel masoĥistoj.

Oni uzas la esprimon ankaŭ en pli ĝenerala senco por tiuj personoj, kiuj intence serĉas kaj eĉ ĝuas la humiligajn, dolorigaj situojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]