Masonaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Masonaĵo estas konstruaĵo aŭ konstruaĵero el (naturaj) ŝtonoj aŭ (artefaritaj) brikoj masonitaj, do fortike kunigitaj per morterocemento. Kvankam teorie "konstruaĵo" povas esti io ajn konstruita, en praktika lingvouzo temas pri komplekso el muroj, plankoj respektive plafonoj kaj tegmento, do en vasta senco speco de domo, kiu konsistigas funkcian unuon. Konstruaĵero povas esti iel apartigita parto de tiu funkcia komplekso, ekzemple alo de palaco, sed ankaŭ povas esti ajna baza elemento de konstruaĵo, ekzemple muro, tegmento, kolono, sojlo, ŝtupo respektive ŝtuparo, gablofrontono, pordo aŭ pordego, nur menciante iujn el multaj bazaj elementoj.

Aparta konstrua termino laŭ PIV estas bosa masonaĵo, konstrumaniero tia ke la ŝtonoj ŝajne elstaras el la fono de la muro, kiel ofte ĉe renesancaj konstruaĵoj (vidu la du ekzemplajn fotojn).[1]

En sismologio, la skalo de Mercalli indikas inter alie je kiu grado tertremo difektas masonaĵon.

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1970, paĝo 674

Vidu ankaŭ