Masopunkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La masopunkto estas koncepto de klasika mekaniko. Ĝi estas abstraktaĵo de korpo pri kiu oni konsideras ke ĝia tuta maso estu koncentrita en la masocentro. La masopunkto ne okupas spacon, aŭ pli ĝuste, la okupita spaco estas tute neglektebla.

Pro la neglekto de volumeno la dimensioj pasas de 3 al nul. La fronto, la dorso, la maldekstra kaj la dekstra flanko, la supro kaj la malsupro estas tiel kune. Oni povas facile prezenti la pozicion de la masopunkto ĉar ĝi ne havas orientiĝon kaj ne povas rotacii.

En fizikaj kalkuloj oni povas konsideri kiel masopunkto ankaŭ realan korpon, kiam ĝi ne rotacias kaj ĝia volumeno ne influas la translacian movon.