Masoretoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Masoretoj (hebree: בעלי המסורה = ba'alei hamasorah), estis erudiciuloj kaj kopiistoj hebreaj kiuj seniterrompe de la -2 ĝis la 9-a jarcentoj, aparte en la du lastaj, kuniĝis en la urboj Tiberiado kaj Jerusalemo kaj kiel en Babilono por studi kaj sistemigi la Tanaĥon kaj la tutan Biblion. Ili procedis celante trovi la originan tekstojn kaj elimini ĉion netian: aldonoj, glosoj, malperfektaĵoj enŝovitaj de kopiistoj kaj akumulitaj laŭlonge de la jarcentoj, kaj tiel ili revizis plurfoje kaj diverse la tutan hebrean Biblion rekuperante, foje, tekstojn ankaŭ el versioj nehebreaj. Tiun taskon, praktike, antaŭe plenumis la “Soferim” de la Templo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ili akompanis la tekston kun statistikaj notoj kun la celo faciligi la kontrolon de la kopioj, kiel ekzemple la individuigon de la centraj vortoj de ĉiu libro kaj la nombron de la vortoj de la teskto kaj eĉ de literoj ĉeestaj en la samo.

Krom tio, masoretoj inventis sistemon, kvankam ne unikan, por doti la vortajn konsonantojn per la vokaloj kiuj en la origina hebrea lingvo ne aperis: tiu vokaligo permesis uniformecon en la prononco sed generis ankaŭ kelkajn interpretajn problemojn pro la motivo ke la konsonantoj povas esti akompanataj per vokaloj malsamaj kun modifo de la senco. Ekzemple, la tetragramo י*ה*ו*ה (mi estas kiu estas) (yod) ה (heh) ו (vav) ה (heh) estas vokaligita diversmaniere kun plue la nescio pri la originaj sonoj.[1]

La plej fama el tiuj kodeksoj estas tiu de Aaron ben Moses ben Asher de la 9-a jarcento. Famas ankaŭ tiu de Alepo kie ero videblas en la suba bildo.[2]

Kodekso Alepo: folio de la kodeso Alepo (10-a jarcento) masore vokaligita.

Sume la laboro de la masiretoj kontribuis, eble laŭ fundamenta maniero, por la savo de la integreco de la teksto laŭlonge de la Mezepoko ĝis la permaĥina preso.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Se, eĉ surface eniri en la diskuton pri la tetragramo kiel definitiva kaj deviga nomo de Dio, surfaciĝas la rezonado ke se vere Dio intencis ke tiu estu sia nomo, kial oni ne konservis kaj transdonis la ekzatan eldiron?
  2. [1] Historio pri la Kodekso Alepo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [2] Juda enciklopedio: Masorah
  • [3] La rolo de masoretoj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • In the Beginning: A Short History of the Hebrew Language, Chapter 5. ISBN 0-8147-3654-8
  • The Text of the Old Testament. ISBN 0-8028-0788-7
  • Introduction to the Tiberian Masorah. ISBN 0-89130-374-X
  • A History of Palestine, 634-1099, p. 182, Cambridge and New York : Cambridge University Press, 1992
  • (he) Rafael Zer, « Was the Masorete of the Keter a Rabbanite or Karaite? », Sefunot 23 (2003) Paĝ 573-587