Massagno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Massagno
Blazono de Massagno
Blazono de Massagno
Blazono de Massagno
Lugano kaj Massagno viditaj de Monte Brè
Lugano kaj Massagno viditaj de Monte Brè
Lugano kaj Massagno viditaj de Monte Brè
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Vezia
Koordinatoj  46° 0′ 47″ N 8° 56′ 42″ O / 46.01306 °N, 8.94500 °O / 46.01306; 8.94500 (mapo)Koordinatoj: 46° 0′ 47″ N 8° 56′ 42″ O / 46.01306 °N, 8.94500 °O / 46.01306; 8.94500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5886
Areo 0,73 km²
Alteco 352 m super marnivelo
Poŝtkodo 6900
Komunumkodo 5196
Mapo de Massagno
Mapo de Massagno
Mapo de Massagno

Massagno estas komunumo de la komunumaro Vezia kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 5886 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Massagno situas norde de la urbo Lugano, kun kies setlejoj ĝi komplete kunfandiĝis kaj al kies aglomeraĵo ĝi formas integritan parton. Kun denseco de preskaŭ 8000 loĝantoj po kvadratkilometro Massagno apartenas al la plej dense loĝataj komunumoj de Svislando. La komunumo konsistas el la vilaĝo Massagno kaj la frakcio Gerso kaj la suda parto de la iama komunumo Rovello.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,73 km², de kiuj 1,4% estas kovritaj de arbaro, 0,0% servas por agrikulturo kaj 98,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Massagno limas en nordo al Savosa, kaj en oriento, sudo kaj okcidento al Lugano.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Massagno pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Belinzono al Lugano. De la centro de Masango rapidalveturvojo kondukas rekte al la alveturejo Lugano-Nordo de la svisa aŭtovojo A2. Pere de la loka bus- kaj trolejbusreto de la urbo Lugano la komunumo estas bone integrita al la publika transportreto kaj la ĉefstacidomo de Lungao situas nur kvincent metrojn sude de la komunuma centro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Massagno datiĝas el la jaro 1146 kiel Masagnio. Ek de 1262 la Hospitalo Santa Maria de Lugano posedis bienojn en Massagno. En la jaro 1600 terura pestepedemio mortigis grandan parton de la loĝantaro. Ek de la 1960-aj jaroj la loĝantaro de Massagno eksplodis kaj la iam kampareca vilaĝo fariĝis kvazaŭ parto de la urbo Lugano. [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]