MasterChef (Usono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 19:45, 27 aŭg. 2014 farita de AndyHM (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Dosiero:Masterchef logos.JPG
Logoo de MasterChef

MasterChef estas usona televidprogramo, precipe gvidata de la renoma ĉefkuiristo Gordon Ramsay. Ĝi debutis en la televido la 27-an de julio 2010 en la televidkanalo Fox. La programo konsistas el konkurso inter amatoraj ĉefkuiristoj montrante siajn plej bonajn lertojn kaj kapablojn en la kuirejo en limigita tempo. La programo, kun daŭro de proksimume 40 minutoj, komenciĝas per selektado, formiĝas la grupo kaj poste pere de premaj ekzamenoj, en ĉiu ĉapitro estas elpelata unu el la konkursantoj ĝis la lasta kiu ricevas premion: eldoni libron, 150 mil usonajn dolarojn kaj la pokalon MasterChef.

Ĝis 2014 estis realigitaj kvar sezonoj el kiuj estiĝis kvar venkintoj. En 2012 la programo iĝis tutmonde fama, ĉar ĝi estis spektebla en diversaj mondopartoj dublita aŭ subtekstigita.