Mat Mathews

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mat Mathews (* 18-an de junio 1924 en Den Haag kiel Mathieu Schwartz; † 12-an de februaro 2009 en Roterdamo) estis nederlanda akordionoludanto de moderna ĵazo. Li laboris iom longan tempon en Usono.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Mat Mathews estis inspirita post la Dua Mondmilito per radioelsendo kun Joe Mooney kaj komencis ludis ĵazon sur akordiono. En Nederlando li muzikis kun la ensemblo The Millers ekde 1947 ĝis 1950, poste li elmigris al Usono. Tie li luktis por la akcepto de akordiono en la bibop-orientita ĵazmondeto de la fruaj 1950-aj jaroj. Li formis en Novjorko ensemblon, al kiu i.a. ankaŭ apartenis juna Herbie Mann kiel tenorsaksofonist kaj flutisto, Julius Watkins, Joe Puma, kaj kiel ritmosekcio Oscar Pettiford, Percy Heath same kiel Kenny Clarke. Je pluaj kunsidoj ankaŭ kunverkis Art Farmer, Gigi Gryce kaj Dick Katz. Tiutempe (post 1953) ekestis pluraj albumoj je lia estrado, krome li akompanis en 1954/55 kantistinon Carmen McRae. En 1956 li kunmuzikis en la ensemblo The 4 Most, al kiu ankaŭ apartenis Al Cohn, Gene Quill, Hank Jones kaj Mundell Lowe, kaj akompanis kun sia kvinopo la kantistojn Rita Reys kaj Bob Stewart. Fine de la jardeko Mathews sin trunis pli al studioverkado en Holivudo, revenis poste en Nederlandon, kie li regule prezentis en Roterdamo.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Swingin' Pretty
  • All That Jazz
  • The Modern Art Of Jazz (Dawn, 1956) [1]
  • Live at the Music Room
  • The Gentle Art of Love (Dawn, 1956) [2]
  • The 4 Most & Bob Stewart (Dawn, 1956) [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sonregistraĵoj en duopo- (Oscar Petiford), triopo- (OP & Kenny Clarke), kaj kvinopo- resp. sesopo-ensemblo, kun (aldone) Herbie Mann, Julius Watkins, Joe Puma same kiel Art Farmer, Gigi Gryce, Dick Katz
  2. enhavas sonregistraĵojn de la orkestro de Mat Mathews kun Art Farmer, Dave Amram, Herbie Mann, Joe Roland, Joe Puma kaj Oscar Pettiford same kiel kun kantistino Rita Reys, akompanata de la kvinopo de Mathews kun Barry Galbraith, Milt Hinton, Osie Johnson.
  3. The 4 Most konsistis el i.a. Gene Quill, Al Cohn, Mat Mathews, Joe Puma, Mundell Lowe, Hank Jones, Oscar Pettiford; Bob Stewart estas akompanata de la kvinopo de Mat Mathews Quintett (kun Barry Galbraith, Milt Hinton, Osie Johnson)

Fontoj[redakti | redakti fonton]