Mata Hari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mata Hari
Mata Hari (1906)
Mata Hari (1906)
Persona informo
Naskonomo Margaretha Geertruida Zelle
Aliaj nomoj Mata Hari
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1876 (1876-08-07)
en Leeuwarden
Morto 15-an de oktobro 1917 (1917-10-15) (41-jaraĝa)
en Vincennes
Mortokialo pafvundo
Loĝloko Nederlanda HindioProvinco VenecioHagoMadrido • Prison Saint-Lazare
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Subskribo Mata Hari
Familio
Patro Adam Zelle
Patrino Antje van der Meulen
Edz(in)o Rudolph MacLeod
Infanoj Norman-John MacLeod • Louise Jeanne MacLeod
Okupo
Okupo hetajro • spiono • exotic dancer
vdr

Mata Hari, realnome Margareta Gertruda Zelle (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1876 en Leeuwarden, Frislando/Nederlando, mortis la 15-an de oktobro 1917) estis dancistino kaj spionino de nederlanda deveno. Ŝia artistnomo Mata Hari signifas 'sunon' en la malaja lingvo aŭ laŭvorte 'okulon de la tago'.[1]

En la jaro 1895 ŝi edziniĝis al la nederlanda oficiro Campbell MacLeod, du jarojn poste ambaŭ ekloĝas en Javo kaj Sumatro. Tie ŝi lernis la azian dancarton. Post la disiĝo kun sia edzo ŝi revenis al Eŭropo kie ŝi famiĝis precipe en Francio kiel erotika dancistino en Parizo.

Dum la Unua mondmilito Mata Hari pro financaj malfacilaĵoj ekspionis kaj por Germanio kaj por Francio. En la jaro 1917 la franca sekreta servo observis kaj arestis ŝin. La tribunalo deklaris ŝin kulpa pri ŝtatperfido kaj kondamnis ŝin al morto. Estiĝis multaj flustroj kaj onidiroj pri ŝia rolo en la socio kaj je la 15-a de oktobro 1917 Mata Hari estis mortpafita en Vincennes apud Parizo.

Ŝia vivo estis plurfoje filmigita, i.a. kun Greta Garbo en la ĉefrolo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1920: Mata Hari, Germanio, reĝisoro: Ludwig Wolff, ĉefrolo: Asta Nielsen
  • 1927: Mata Hari, die rote Tänzerin (la ruĝa dancistino), Germanio, reĝisoro: Friedrich Fehér, ĉefrolo: Magda Sonja
  • 1931: Mata Hari, Usono, reĝisoro: George Fitzmaurice, ĉefrolo: Greta Garbo
  • 1964: Mata-Hari, Francio/Italio, reĝisoro: Jean-Louis Richard, ĉefrolo: Jeanne Moreau, libro: Sam Waagenaar
  • 1966: Der Fall Mata Hari (La kazo Mata Hari) (televida filmo), Germanio, reĝisoro: Paul Verhoeven, ĉefrolo: Louise Martini
  • Margaretha Zelle, artista nomo Mata Hari, kiel ekzota dancistino
    2003: Mata Hari, la vraie histoire (Mata Hari, la vera historio) (televida filmo), Francio, reĝisoro: Alain Tasmam, ĉefrolo: Maruschka Detmers.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]