Matamala de Almazán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matamala de Almazán
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42211
Demografio
Loĝantaro 260  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 30′ N, 2° 38′ U (mapo)41.506388888889-2.64Koordinatoj: 41° 30′ N, 2° 38′ U (mapo) [+]
Alto 945 m [+]
Areo 62 km² (6 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Matamala de Almazán (Provinco Sorio)
Matamala de Almazán (Provinco Sorio)
DEC
Matamala de Almazán
Matamala de Almazán
Situo de Matamala de Almazán
Matamala de Almazán (Hispanio)
Matamala de Almazán (Hispanio)
DEC
Matamala de Almazán
Matamala de Almazán
Situo de Matamala de Almazán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matamala de Almazán [+]
vdr

Matamala de Almazán [mataMAla dealmaZAN] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco Sorio.
Loko de Matamala de Almazán en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 62,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 266 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 650 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 38 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi enhavas la loĝlokojn Matamala de Almazán, Matute de Almazán kaj Santa María del Prado. En ĝia teritorio inkludita en la Reto Natura 2000 estas Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 36 hektarojn, nome 1 % de la teritorio.​

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Matute de Almazán kaj Santa María del Prado.

El 1892 estis fervoja stacio kiu jam ne plu funkcias.

En 1965 oni filmis en la teritorio scenojn de la filmo Doctor Zhivago de David Lean.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj kaj la urbodomo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]