Matanzas (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Matanzas)
Saltu al: navigado, serĉo
Matanzas
Matanzas
Matanzas
Provinco Matanzas
Komunumo Matanzas
Koordinatoj  23°3′4″N 81°34′31″O  /  23.05111°N, 81.57528°O / 23.05111; 81.57528 (Matanzas (urbo))Koordinatoj: 23°3′4″N 81°34′31″O  /  23.05111°N, 81.57528°O / 23.05111; 81.57528 (Matanzas (urbo))
Nombro de enloĝantoj 144 447 (en 2004)
Areo 317 km²
Alteco m super marnivelo
Fondita 1693
v  d  r
Information icon.svg

San Carlos kaj San Severino de Matanzas estas urbo de Kubo, fondita en oktobro 1693 en privilegiita loko de la norda geografio de la regiono inter la enfluejo de la riveroj Yumurí, San Juan kaj Canimar. La urbo Matanzas kongruas kun la samnoma komunumo kaj estas la ĉefurbo de la samnoma provinco. La loĝantaro de Matanzas estas proksimume 144447 homojn laŭ la censo en 2004.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La industria kaj universitata urbo Matanzas situas sur alteco de 3 m s.m. ĉe la norda flanko de la ĉefinsulo de Kubo, ĉe la bordo de la Atlantika Oceano apud vasta golfo, kiu nomiĝas laŭ la urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Matanzas estas grava havenurbo de Kubo, kie situas grava naftorafinejo kaj unu el la plej gravaj elketrocentraloj de la respubliko. Ĉirkaŭ Matanzas situas ankaŭ diversaj naftokampoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Matanzas pasas la aŭtovojo Via Blanca de Havano al Holguín, de kiu en Matanzas deflankiĝas la ĉefvojo al Santa Clara. Tra la urbo pasas la fervojlinio de Havano al Guantánamo. Rekte oriente de la urbo situas la internacia flughaveno Juan Gualberto Gómez de Varadero.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo Matanzas estis fondita de la hispanoj en la jaro 1693. La nomo Matanzas signifas buĉado. La nomo estis supozeble alludo al la buĉejo, ĉar en Matanzas situis siatempe la ununura haveno, kie estis eksportitaj bovoj. Matanzas fariĝis grava haveno kaj komercloko por sklavoj, tabako, kafo kaj zukerkano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]