Matanzas (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matanzas
Matanzas
Matanzas
Matanzas
urbo • municipo de Kubo • urbego
Administrado
Provinco Matanzas
Komunumo Matanzas
Fondita 1693
Poŝtkodo 40100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 144 447  (en 2004)
Loĝdenso 458 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 3′ N, 81° 35′ U (mapo)23.051111111111-81.575277777778Koordinatoj: 23° 3′ N, 81° 35′ U (mapo)
Alto 3 m
Areo 317 km² (31 700 ha)
Matanzas (Kubo)
Matanzas (Kubo)
DEC
Matanzas
Matanzas
Situo de Matanzas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matanzas [+]
vdr

San Carlos kaj San Severino de Matanzas estas urbo de Kubo, fondita en oktobro 1693 en privilegiita loko de la norda geografio de la regiono inter la enfluejo de la riveroj Yumurí, San Juan kaj Canimar. La urbo Matanzas kongruas kun la samnoma komunumo kaj estas la ĉefurbo de la samnoma provinco. La loĝantaro de Matanzas estas proksimume 144447 homojn laŭ la censo en 2004.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La industria kaj universitata urbo Matanzas situas sur alteco de 3 m s.m. ĉe la norda flanko de la ĉefinsulo de Kubo, ĉe la bordo de la Atlantika Oceano apud vasta golfo, kiu nomiĝas laŭ la urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Matanzas estas grava havenurbo de Kubo, kie situas grava naftorafinejo kaj unu el la plej gravaj elektrocentraloj de la respubliko. Ĉirkaŭ Matanzas situas ankaŭ diversaj naftokampoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Matanzas pasas la aŭtovojo Via Blanca de Havano al Holguín, de kiu en Matanzas deflankiĝas la ĉefvojo al Santa Clara. Tra la urbo pasas la fervojlinio de Havano al Guantánamo. Rekte oriente de la urbo situas la internacia flughaveno Juan Gualberto Gómez de Varadero.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo Matanzas estis fondita de la hispanoj en la jaro 1693. La nomo Matanzas signifas buĉado. La nomo estis supozeble aludo al la buĉejo, ĉar en Matanzas situis siatempe la sola haveno, tra kiu estis eksportitaj bovoj. Matanzas fariĝis la grava haveno kaj komercloko por sklavoj, tabako, kafo kaj sukerkano.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]