Funkcio (matematiko)
El Vikipedio
(Alidirektita el Matematika funkcio)
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 7 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Matematikaj funkcioj |
|---|
| Fonto-aro, Celo-aro, Bildo, Kontraŭcelo-aro |
| Fundamentaj funkcioj |
| algebraj funkcioj: konstanta • lineara • kvadrata • polinoma • racionala • Transformo de Möbius ceteraj funkcioj: trigonometriaj • inversa trigonometria • hiperbola • eksponenta • logaritma • potenca |
| Specialaj funkcioj |
| erara • β • Γ • ζ • η • W de Lambert • de Bessel |
| Nombroteoriaj funkcioj: |
| τ • σ • de Möbius • φ • π • λ |
| Ecoj: |
| pareco kaj malpareco • monotoneco • bariteco • periodeco • enĵeteco • surĵeteco • ensurĵeteco
kontinueco • derivaĵeco • inegralebleco |
Se ni havas du arojn X kaj Y, oni povas establi diversajn konformecojn inter iliaj elementoj, kiujn oni esprimas per f, g, h, … simboloj. La konformeco inter aroj X kaj Y, estas nomita funkcio (aŭ bildigo), se al ĉiu elemento de X konformas unusola elemento el Y. La signo de la funkcio estas : y = f(x), kie x estas sendependa variablo, kaj y - dependa variablo.
- Sendependa variablo (argumento) - la variablo, por ĉiu el kies valoroj estas donita responda valoro de funkcio.
- Dependa variablo - la variablo donita per la valoroj de de funkcio; ekz. en la funkcio sin, x - estas la sendependa variablo (argumento), dum sin x estas dependa variablo.
Aro X nomiĝas kampo de difino aŭ argumentaro, simbole D(f), kaj aro Y - kampo de valoroj aŭ valoraro, simbole E(f). Funkcio povas esti donita, se estas konata ĝia argumentaro kaj regulo de konformeco. Dume, la rimedoj por esprimo de la regulo povas esti diversaj:
- Tabela - per la vicoj de argumentoj kaj ĝiaj konformaj signifoj;
- Grafika - la aro de la punktoj M(x;y) sur la kartezia sistemo, prezentita laŭ formo de la rekto aŭ kurbo;
- Analiza - per formulo, ekz. y = 3 x² + 1.
Derivaj difinoj [redakti]
- Funkcio estas kreskanta sur iu aro, se por ajnaj elementoj de la aro x₁ < x₂, la malegalaĵo f(x₁) < f(x₂) estas vera. Se por x₁ < x₂, veras la alia malegalaĵo f(x₁) > f(x₂), la funkcio nomiĝas malkreskanta. Ekzemple, funkcio y=x² estas malkreskanta en la intervalo ]-∞;0] kaj estas kreskanta en la intervalo [0;+∞[.
- Funkcio estas para, se la kampo de difino estas simetria rilate al 0 kaj por ajna x ∈ D(f) estas vera egelaĵo : f(-x) =f(x). Kaj ĝi nomiĝas malpara, se veras : f(-x) = -f(x). Ekzemple, y=x² funkcio estas para, kaj y=x aŭ y=x³ estas malparaj.
- Funkcio estas perioda kun periodo p, kiu ne egalas al 0, se por ajna x ∈ D(f) la nombroj x-p kaj x+p ankaŭ apartenas al D(f) kaj veras la egalaĵo: f(x+p) = f(x), ankaŭ f(x) = f(x-p) kaj f(x) = f(x+kp), kie k estas entjero.
- Funkcio estas konveksa, se por ajnaj x kaj y el D(f) kaj t ∈ [0;1] estas vera la neegalaĵo :

Konveksa funkcio estas kontinua sur D(f).
- inversa funkcio al funkcio
, estas funkcio
, de kiu kunaĵo kun funkcio f estas idento-rilato:
por ĉiuj x ∈ X kaj
por ĉiuj y ∈ Y
Vidu ankaŭ [redakti]
- Kontinua funkcio
- Lineara funkcio
- Polinoma funkcio
- Eksponenta funkcio
- Trigonometria funkcio
- Speciala funkcio
- Nulo de funkcio
- Ensurĵeta funkcio
- Enĵeta funkcio
- Surĵeta funkcio
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://functions.wolfram.com
http://archives.math.utk.edu/visual.calculus
http://math.hws.edu/xFunctions
http://geography.about.com/library/misc/bl2capitals.htm
http://archive.numdam.org/article/CM_1954-1956__12__81_0.pdf La kanonaj formoj de la 2, 3, 4 -dimensiaj paraanalitikaj funkcioj]. Far M. R. Fréchet, en Esperanto, en Revuo Compositio Mathematica, 12 (1954-1956), p. 81-96, formo PDF.



, estas funkcio
, de kiu
por ĉiuj x ∈ X kaj
por ĉiuj y ∈ Y