Mateo Alemán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mateo Alemán y de Enero (Sevilo, septembro de 1547 - Meksiko,[1] 1614[2] ) estis hispana verkisto de la ora epoko konata ĉefe pra la pikareska romano Guzmán de Alfarache, publikita en du partoj, nome en 1599 kaj 1604, kiu definitivis kaj konsolidiĝis la trajtojn karakterajn de tiu ĝenro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estas iu Hernando Alemán, eble novkristano (inter liaj prauloj ŝajne estis iu juĝita pro eksjudo mortigita de Inkivizicio per fajro)[3] kaj kuracisto de la prizono de Sevilo ekde 1557, kaj de lia dua edzino, Juana de Enero, filino de florencdevena komercisto. Naskiĝis tiele la saman jaron kiel Miguel de Cervantes, sed ties vivkoncepto estas pli mizantropa kaj pesimisma ol tiu de Cervantes:

Citaĵo
« Todos vivimos en asechanza los unos de los otros, como el gato para el ratón y la araña para la culebra. (Ĉiuj el ni vivas en embuskoluktado unu kontraŭ alia, kiel kato ĉe muso kaj araneo ĉe serpento.) »

Studis beletron, arton kaj teologion (1564) en Sevilo kaj poste medicinon en la Universitato de Salamanko kaj en la Universitato de Alcalá de Henares, sed mortinta lia patro en 1567 eble li abandonis la studadon, ĉar li ne aperas en la libroj kiel licenciita.

En 1568 li estis en Sevilo, li kaj lia patrino ricevis prunton, kaj post ties redono li devis devige edziĝi al Catalina de Espinosa; ili separiĝos post jarojn. Li estis funkciulo kaj negocisto el 1573 en Sevilo, ekzemple oni scias, ke li vendis sklavinon moriskan, kaj en alio negoco aĉetis kapelon por religia frataro. Li estis enkarcerigita pro pruntoj en 1580 kaj pasis en la sevila karcero du jarojn kaj duonon, kio utilos por plikoni la kriman vivon de prizono kiu poste aperos en lia fama romano Guzmán de Alfarache kaj kiun li jam ekkonis pro la patra profesio. En 1586 li estis en Madrido. En 1593 li veturis al Almadén kiel inspektisto de la famaj minoj de hidrargo luitaj de la reĝo al la germanaj bankistoj Fugger. El tiu enketo li denove altiris sperton pri krima vivo kaj ĉefe suferoj de la devigitaj ministoj kaj ties subhomaj laborkondiĉoj.

Reveninte li laboris por tradukoj de odoj de Horacio inter aliaj verkoj, kaj ĉefe la Primera parte de Guzmán de Alfarache (unua parto de Guzmán), finita en 1597 kaj publikigita en 1599. Tiu verko nome pikareska romano, sekvis la vojon de Lazarillo de Tormes, difinis la karakterojn de la subĝenro kaj atingis enorman sukceson kaj en Hispanio kaj en Eŭropo.

En 1601 revenis al Sevilo kaj denove pro pruntoj estis enkarcerigita en 1602. Samjare oni publikigis en Valencio iun duan falsan parton de lia verko Guzmán de Alfarache, fare de iu Mateo Luxán de Sayavedra (seudonimo de la valencia advokato Juan Martí, kaj sekve ambaŭ partoj estos publikitaj en Milano en 1603, atribuitaj al Mateo Alemán. Tria parto fare de la portugala Machado de Silva aperos multe post la morto de ambaŭ ĉirkaŭ 1650.

Alemán, kolera pro tiu dua falsa parto, decidis definitive fini sian duan parton; en 1604 publikigis en Sevilo la unuan eldonon de Vida de san Antonio de Padua kaj en Lisbono, la aŭtentan Segunda parte del Guzmán de Alfarache (dua parto), samjare. La sukceso tujis. Aperis itala traduko en Venecio (Barezzi, 1606), en germana (Munkeno, 1615); en franca (1600, G. Chappuys, kaj 1620, J. Chapelain; en angla, (Londono, James Mabbe; kaj eĉ en 1623, en Kolonjo, aperis la unua de du tradukoj al la latina.

En 1608 li ricevis permeson por translokiĝis al Meksiko, urbo kien li alvenis maljuna kaj laca, kaj iĝis servisto de la arkiepiskopo García Guerra. En 1609 publikigis Ortografía castellana, nome ortografio kiu defendis la fonetikan tendencon kontraŭ la etimologia. En 1613 li verkis Sucesos de don fray García Guerra, arzobispo de México, a cuyo cargo estuvo el gobierno de Nueva España pri la ĵus mortinta episkopo. En 1615 li loĝis en Chalco, Meksiko.[1] Oni ne havas pliajn informojn pri lli kaj plej verŝajne li mortiĝis iom poste.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La majstroverko pro kiu oni memoras lin estas fundamente la Guzmán de Alfarache, nome pikareska romano publikita en du partoj: la unua en Madrido en 1599 kaj la dua en Lisbono en 1604. La rakonto sekvas la membiografian stilon (unua gramatika persono) kiel ĉe Lazarillo de Tormes, kvankam diference la rolulo protagonista kaj rakontisto montras duoblan dimension, kiel pikaro kaj kiel pentita pekulo, kio korespondas al la du sinsekvaj epokoj de lia vivo, kaj kio estas postulata de la nova sinteno struktura de la Kontraŭreformacio.

La ĉefa rakonto tiurilate enhavas didaktikajn kaj moralajn devojiĝojn kaj saĝulajn ekzemplojn kaj antikvajn kaj modernajn, kaj religiajn kaj nereligiajn; hegemonias Seneko, la Evangeloj, la popola proverbaro kaj la komuna temero de la tiama predikarto. Oni enmetas ankaŭ novelojn (kiel ĉe la kazo de Don Kiĥoto) nome moriska kia "Ozmín kaj Daraja", kaj alian de inspiro italeca kia tiu de "Dorido kaj Clorinia" aŭ la historio de "Bonifacio kaj Dorotea", eble pro la celo ripozi la ĉefan agadon.

La Guzmán konsolidis la formulon de la pikareska romano kaj en Hispanio kaj en Eŭropo, ĉar ĝi estis multe ofte tradukita, foje sen la moralaj devojiĝoj tiom bremsaj, kio certe malhelpis la intencitan moralan celon; la aŭtoro promesis trian parton kiu neniam estis publikita.

La ĉefa karaktero de la filozofio de la vivo elirita el Guzmán de Alfarache estas mizantropa pesimismo: la vivo de la homaro estas surtera luktado kontraŭ malamika mondo kies ĉefa movigilo estas perforto: la protagonisto klopodas ripete reformiĝi sed ĉiam refalas en malvirto, kiel ia de Sizifo. Tiom negativan vidpunkton oni atribuas kutime al la dura vivo de la aŭtoro, aŭ al lia naturo kiel malnovkristano; ĉiukaze la aliaj verkoj de la aŭtoro atestas, ke temas pri vera kristana moralisto klare konvinkita pri la absoluta egaleco de ĉiuj homoj, kaj pri la valoro de la propraj virto kaj digno super grupoj kaj sociaj tavoloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Mateo Alemán loĝis en meksika urbo Chalco [ĉAlko]. Vidu Evelyn Picon Garfield, Iván A. Schulman, Las literaturas hispánicas: introducción a su estudio, Wayne State University Press, 1991, vol. 2, paĝo 119. ISBN 9780814318645
  2. Villegas, Felipe. «Un historiador halla pruebas de que Mateo Alemán murió en 1614 en la extrema pobreza», ABC de Sevilla, 31a de julio de 2011.
  3. Richard O. Jones, en sia Historia de la literatura española, vol. 2: Siglo de Oro: prosa y poesía., Barcelona, Ariel, 2000 (14ª eld. rev., 1ª en angla de 1971), paĝo 192. ISBN 84-344-8366-1. Krome artikolo de E. Asensio, «La peculiaridad literaria de los conversos», Anuario de Estudios Medievales, 4, Barcelona, 1967, paĝoj 328-329. José María Micó, en enkonduka studo (paĝoj 15 - 102) al eldono de la unua parto de Guzmán de Alfarache (Madrid, Cátedra, 1987, paĝo 15), ISBN 84-376-0685-3.