Medel (Lukomagno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Matergia)
Medel (Lukomagno)
Blazono de Medel (Lukomagno)
Curaglia, komunumo Medel (Lukomagno)
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Cadi/Disentis
Koordinatoj  46° 38′ 0″ N 8° 50′ 0″ O / 46.63333 °N, 8.83333 °O / 46.63333; 8.83333 (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 0″ N 8° 50′ 0″ O / 46.63333 °N, 8.83333 °O / 46.63333; 8.83333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 451
Areo 136,22 km²
Alteco 1332 m super marnivelo
Poŝtkodo 7184
Komunumkodo 3983
Mapo de Medel (Lukomagno)

Medel (Lukomagno) estas komunumo de la komunumaro Cadi/Disentis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 451 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Medel (Lukomagno) konsistas el preskaŭ ĉiuj vilaĝoj kaj setlejoj de la valo Medel laŭlonge, tra kiu kondukas la vojo al Lukomagnopasejo. La ĉefovilaĝo de la komunumo estas Curaglia sur alteco de 1332 m s.m. La ceteraj setleoj estas de nordo al sudo Soliva sur 1492 m s.m., Platta sur 1389 m s.m., Mutschnengia sur 1405 m s.m., Fadretsch 1278 m s.m., Baselgia 1365 m s.m., Drual 1412 m s.m., Matergia 1415 m s.m., Pardé 1400 m s.m., Fuorns 1488 m s.m., Acla 1477 m s.m. kaj Sogn Gions 1623 m s.m. Krome ekzistas diversaj ne plu loĝataj seteloj. La kulmino de Lukmanopasejo estas la akvodislimo inter Norda Maro kaj Mediteraneo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Medel (Lukomagno) limas en nordo al Disentis/Mustér, en nordoriento al Sumvitg, en oriento al Vrin, en sudo al Blenio (TI), kaj en okcidento al Tujetsch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Medel situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 416, kiu estas la vojo de Disentis/Mustér tra Lukomagnopasejo al Biasca en Kantono Tiĉino. Sur tiu vojo cirkulas poŝtaŭtolinio al Disentis kaj dum la someraj monatoj ankaŭ al Biasca en Tiĉino. En la 1860-aj jaroj ekzistis projekto konstruii la transalpan fervojon tra Lukomagnopasejo, tiun projekton oni en la jaro 1869 cedis favore al la Gotardofervojo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo de la komunumo estas la romanĉa. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 93% de la loĝantaro parolis la romanĉan.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Medel datiĝas el la jaro 1315 kiel de valle Mederis. Dum mezepoko la valo de Medel estis sub la teritoria suvereneco de la Monaĥejo Disentis. En la 15-a jarcento ekzistis en la valo ankoraŭ proksimume 60 setlejoj. Jam en la jaro 1355 la diodomanoj de la valo ricevis propran ĉefon kaj en la jaroj 1526 kaj 1643 la jurisdikcian suverencecon. En la jaro 1744 la valanoj sin liberaĉetis de la interezodevo al la monaĥejo. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]