Materhorno

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Materhorno
Materhorno
Alteco 4478 m
Koordinatoj 45°58′N 7°39′O / 45.967, 7.65Koordinatoj: 45°58′N 7°39′O / 45.967, 7.65
Lando Kantono Valezo, Svislando; Provinco Aosta Valo, Italio
Montaro Valezaj Alpoj
Unua grimpo 14-an de julio 1865 Edward Whymper
Plej facila grimpo Tra Hörnligrat (Nord-orient-kresto) de Hörnlikabano III


Enhavo

[redaktu] Enkonduko

Materhorno (en la valeza dialekto de la alemana ds'Hore, en la germana Matterhorn , en la itala Monte CervinoCervino, france Mont CervinLe Cervin) estas monto de Eŭropo, en la grupo de la Peninaj Alpoj, en la centra parto de la Alpoj. Ĝi altas 4478 metrojn super la maro kaj estas kvazau ŝtona piramido. La norda flanko kaj la plej alta pinto troviĝas en Svislando. La suda flanko troviĝas en Italio, same kiel dua pinto 4476-metra.

Por Svislando la Materhorno estas kvazaŭ la nacia simbolo, kaj aperas apud la Arbalesto sur multaj svisaj produktoj kiel ekzemple la ĉokolada triangulo de Toblerone.

Materhorno vidita de Gornergrato
Materhorno vidita de Gornergrato

[redaktu] Historio

La Materhorno havas viglan historion. Inter la svisoj en la nordo kaj la italoj en la sudo ĉiam regis certa rivaleco al kiu apertenas la monto. En la 19-a jarcento regis vigla konkurso, kiu unue sukcesas atingi ĝian pinto. La unuan grimpon finfine sukcesis la brito Edward Whymper je pinto de 7-homa ŝnurkameradaro de la svisa flanko super la Hörnli-kresto la 14-an de julio 1865. Whymper tiel venkis en sia persona konkurso kontraŭ sia antaŭa ŝnurkamerado Jean-Antoine Carrel el Breuil, kiu samtempe provis la grimpon el la itala flanko. Ĉe la malsuprengrimpado 4 personoj de la 7-persona ŝnurkamaradaro, nome Croz, Hadow, Hudson kaj Douglas falegis supre de la tiel nomita ŝultro de la norda vando kaj mortis. La korpon de Lordo Fracis Douglas neniam estis trovita. Tiuj 4 ne estis la lastaj viktimoj de la monto. Plurcent montogrimpistoj trovis sian lastan ripozon sur la Materhorntombejo de Zermatt.

[redaktu] Turismo

Telefero aŭ lifto sur la Materhorno malgraŭ multaj projektoj neniam estis realigita. Per aertelefero estas atingebla la Eta Materhorno (germane Kleines Matterhorn) kaj per dentoradfervojo la Gornergrato. Pro sia alteco kaj multaj glaĉeroj en la regiono eblas tutjara skiado kaj neĝtabulado. La regiono allogas montogrimpistojn el la tuta mondo, kaj en belaj someraj tagoj, la loko sur la pinto de la Materhorno ofte ne sufiĉas por ĉiuj pintkurantoj. Regule la monto postulas sian sangotarifon, precipe ĉar multnombraj homoj provas provoki la naturon sen adekvataj konoj kaj iloj.

Esperantista familio antaŭ Materhorno en 2001
Esperantista familio antaŭ Materhorno en 2001

[redaktu] Eksteraj ligiloj