Materio (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Materio, el la latina materiamateries, kiu ĝenerale korespondas al la greka hyle (litere "arbaro" kaj do "ligno", "lignaĵo" kaj ampleksige "konstrumaterialo") [1] estas vorto uzita en filozofio unuafoje de Aristotelo alude al:

  • kio daŭras kiel substanco en la fariĝo de la ŝanĝiĝoj kaj
  • kiel principo de individuigo: la materio, nome, kiel tio kio aktive intervenas igante ke ento estu si mem spite de la fakto ke ĉiuj samnaturaj havas la samaspecan materion. Tio okazas per la alestiĝo de la formo.

Filozofio kaj materio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la materio, laŭ ĝiaj diversaj niveloj de organizado, estas studa objekto de diversaj sciencoj, la filozofia analizo, pri ĝi daŭrigas esti tasko de primara graveco. Kiun realon atribui al la materio estas studa objekto de la metafiziko, de la kosmologio, de la ontologio. Krom tio, ofte la filozofioj distingiĝas ĝuste surbaze de malsamaj konceptaj kaj ontologiaj karakteroj atribuitaj al la materio kaj al la realoj (eventuale) rilatigeblaj al ĝi. La historio de la filozofio povas esti katalogita ankaŭ kiel insista sinsekvo de filozofiaj sistemoj en kiuj la materio estis kontraŭmetita al kelka alia substanco aŭ manifestacio de la esto apartenanta al la kategorio nemateria. Ekzemple, se materialismo reduktas ĉion al la ĉeesto de la materio, ideismo rekondukas la tutan realon al principoj de ideala aŭ spirita karaktero.

Historio de la koncepto de materio[redakti | redakti fonton]

La fizika konsisto de la materio laŭ la pluristoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj rezonadoj celantaj priskribi la strukturon de la materio aperas en la medio de tiu filozofia fluo nomata plurismo. Aparte oni sin demandas ĉu la materio ĉeesta en la mondo restas kvante konstanta, de kie originas la diversaj entoj kiuj ĝin konsistigas. Oni ekskludas ke la malsamaĵoj aperantaj estas originitaj per diversaj kvalitoj de la estaĵoj ĉar la kvalitaj karakteroj estas identigitaj de la sensoj pere de la sensebleco, pri kiu oni ne rajtas fidi ĉar nemalofte iluziiga: la sensa percepto malofte identas en pluraj personoj. Bezonus establi la premison ke ĉiu kvalito dependas de la kvanto: ĉar se veras ke la kvalito de iu aĵo ŝanĝiĝas, tio kio daŭrigas pluresti estas la kvanto de la sama aĵo.[2]

Empedoklo: la kemia strukturo de la materio[redakti | redakti fonton]

La principoj de la materio estas identigeblaj, laŭ Empedoklo, kun la tradiciaj kvar elementoj: tero, akvo, aero kaj fajro, ĉiuj ĉeestaj laŭ dozo kvante malsama, el kiuj dependas la kvalito superstaranta kiu per ili prezentiĝas al oni. Empedoklo superas la antikvajn konceptojn pri la materio kiel unika “arkè” (origina substanco), kaj anticipas la koncepton pri kemia komponaĵo de la materiaj estaĵoj, konstituitaj el miksaĵo de originaj elementoj.[3]

Anaksagoro: la materio kiel amplekso-vasteco dividebla senfine[redakti | redakti fonton]

Sed laŭ Anaksagoro, Empedoklo, baziĝinte sur la principo ke la materio estas karakterizata per vasteco, kaj do praktikante ĝian dividon por atingi la elementojn kiuj, spite de iliaj dividoj daŭrigas pluresti, haltis trofrue antaŭ la imagita procezo de divido.

La sennombraj estaĵaj kvalitoj ne povas ŝuldiĝi nur al la kvar elementoj, sed antaŭenirante per la divido de la materio, Anaksagoro alvenas, sur la bazo ke “ĉio estas en ĉio”, ekhipotezas la senfinan dividon de la materio. La konstituantaj principoj de la materio, tial, estus la “semoj”, infinitezimaj elementoj, kiuj, estante materiaj kaj do vastecaj, povas esti dividitaj senfine, konservante, tamen, sian originan kvaliton,. Eĉ en la plej eta parteto de materio ĉeestus, diversdoze, ĉiuj semoj de la kosmo.

Leŭkipo kaj Demokrito: la materio nedividebla senfine[redakti | redakti fonton]

Leŭkipo kaj sekve ankaŭ Demokrito detruas la anaksagoran teorion de la analizo de la materio sekvante rigoran logikan lineon:[4]

  • se la materio estus dividebla senfine, troviĝus en ĝi partetoj tiom malgrandaj kun vasteco egala al nulo; sed tiel ni estus rajtigitaj pensi ke la estaĵoj limigitaj, vastaj, devenas el la senfino, do el tio kio laŭdifine mankas je vasteco;
  • tial la procezo de disdivido de la materio devas havi limon reprezentitan de la atomo, materia, vasta sed ne dividebla.

Ekaliro al la metafizika rezonado pri la materio[redakti | redakti fonton]

Platono[redakti | redakti fonton]

La koncepto pri materio, ekzamenita vidpunkte de la metafiziko, kiel principo kiu originas la aĵan ŝanĝiĝon, jam troviĝis en Timeo de Platono.

”Tial ni ne diros ke la patrino estas ricevejo de tio kio estas generita, konstatebla kaj ĝenerale sensa, nome tero aŭ areo aŭ akvo, aŭ alia fonto naskiĝinta el tiuj aŭ el kiuj tiuj lastaj devenas. Sed ni ne trompiĝos dirante ke temas pri speco de “nevidebla kaj amorfa speco, kiu ĉion ricevas”, kaj ke iamaniere tre problema partoprenas de la ‘inteligeblo’ kaj multe malfacilas ĝin kompreni” (Timeo, 51a)

Aristotelo[redakti | redakti fonton]

Materio kiel substrato[redakti | redakti fonton]

Aristotelo reiras al Platono por ekspliki la ‘ŝanĝaĝon’ kiel “transiron el kontraŭo al kontraŭo, aŭ el manko al formo (kiel el varmo al malvarmo aŭ el movo al kvieto) kaj fine opinias ke sube kuŝas origina substrato.[5] La ŝanĝiĝo, do, el la manko (supoze: nescianto) al la formo (= scianto) okazas pro tio ke subkuŝas komuna substrato kiu akompanas la ŝanĝiĝon: nome la materio (homo). La homo estas siavice komponita el diversaj korpaj elementoj (sango, ostoj ktp) kiuj siavice el la fundamentaj elementoj kiel akvo kaj fajro per kaj tra kiuj, kun retroira trairo, logike “devas” atingi la “unuan materion”, nome la komenca, senforma, kiun malfacilas difini ĉar ĝuste absolute formomanka. Pri ĝi, tial, oni provas ‘negativan” difinon asertante ke temas pri io “pri kio oni ‘ne’ diras ke ĝi estas komponita per io ajn”.[6]

Tial, la materio ne povas esti referancata al kelkaj el la kategorioj: ĝi, fakte, ne estas kvanto ĉar havas nek vastecon nek grandecon, sed estas “absoluta origina potenco, nome pura ebleco kiu povas esti konata nur per analogio. [7]

Plotino reprenos tiun aristotelan koncepton ĝin aplikante “al la tuta inteligebla mondo” konstituata je genroj kaj specioj idealaj.[8]

Materio kiel principo de individuigo[redakti | redakti fonton]

Kiel ekzistas la ‘unua materio’ kiel substrato de la ŝanĝiĝo de la filozofiaj entoj, same estas ankoraŭ la ‘unua materio’ kiu igas la enton individuo en ĝia specifeco. Nome la materio ekzercas la funkcion de principo de individuigo kaj igas ke tiu homo, de la antaŭa ekzemplo, fariĝinta saĝa, per la ĉeesto de la unua materio (homo) – tio estas per la materio estiganta tiun homon (karno, sango ktp) - finfine lin konstituu, ekzemple, individuo ‘Sokrato’ (fina materio).[9]

Materio laŭ Stoikismo[redakti | redakti fonton]

La fondinto de la antikva Stoao, Zenono el Kitiono, konceptis la materion kiel pasivan principon sur kiu intervenas la aktiva dia principo kiu ĝin karakterizas je si, ĝin igante produktiva kaj fekunda. La du principoj kunvivas en la unika substanco: el kio la stoikisma ontologio, nome la korpo aktiva kaj pasiva, kiu estas elemento konstituanta la materion kiu el si mem havas neniun kvaliton sed, ĝuste pro tio ke ĝi estas korpa, ĝi havas la karakterizon de vasteco.

La materio laŭ Plotino[redakti | redakti fonton]

Aparte en la “Eneadoj”.[10] Plotino reprenas la platonan teorion, ĉeestan en la dialogo Filebo, de la materio kiel “principo senlima”. [11] kaj de la “senfina Diado de la grando kaj de la malgrando”. Inkliniĝante al religia interpreto, jam ĉeesta en Filono de Aleksandrio kaj en la novpitagora Numenio el Apamea de la 2a jarcento p.K., Plotino faras la materion la origina fonto de ĉiu malbono.

Male al la Stoao, laŭ Plotino, la materio ne havas vastecon sed estas absoluta sendeterminado; li reinsistas identigi materion kaj malbonon. La sensa materio, dominata de la defektebleco, kopio de tiu inteligebla al kiu estas konfidita la kreo de la plureco de la genroj kaj specioj idealaj, estas tordita reflekto de la ideala mondo kaj la lasta emanaĵo de la Unuo.[12]

Materio kaj Skolastikismo[redakti | redakti fonton]

La koncepto pri materio kaj ĝiaj diversaj spekulativadoj de sennombra filozofoj, en kristanismo fariĝas dekomence diskrimino inter la orienta patristiko kaj tiu okcidenta. La orientaj Patroj de la Eklezio kaj kristanaj pensuloj preferas ĉerpi el novplatonismo, aŭ aŭtonome koincidas ĉi-punkte kun ĝi, kaj konceptas la materion kiel puran ne-eston. Ili taskiĝas savi la transcendecon de Dio kaj doni spiritan sencon al la tuta realo,, sed samtempe sin elmetas al risko ne savi la dignecon de la homa korpo de Kristo kaj al risko vanigi la doktrinon de la kreado. La okcidentaj Patroj kun kristanaj verkistoj kaj filozofoj, eble ankaŭ por eviti tiujn riskojn vanigi la fundamentan kristanan dogmon de la kreo, elemento de diferencigo kun la paganismo, emas revalorigi la materion kaj ĝin konsiderante kiel substancan realon. La materio, tiom nobla ke Tertuliano ĝin vidas ankaŭ en Dio, en Alberto la Granda kaj Tomaso de Akvino igas la materian principon akordigitan kun la dogmo de la senmorteco de la animo. Dum la tuta skolastikisma epoko teologoj kaj filozofoj, dum enkadras tiujn sciencojn en ĝiaj parametroj, rekuperas, reellaboras, originale interpretas la teorion de la aristotela kaj posteulara Hilemorfismo ĝin aplikante, foje aŭdace, ankaŭ al la prireligiaj sciencoj kaj dogmoj.

Materio dum la renesanca epoko[redakti | redakti fonton]

Ero de la renesanca filozofio forlasas la aristotelan hilemorfan interpreton de la materio kaj reaperigas la grekan antaŭsokratan teorion hilemorfan kiu emas imagi la materion kiel aŭtonoman fonton de energio fekundiga kaj evoluiga kaj perfektiga, [13] kaj provas enirigi tiun antikvan novaĵon en la metafizikon aristotelan-skolastikan.

Bernardino Telesio (1500 – 1588) kontrastas kun la aristotela-skolastika ideo pri la ‘formo’ kaj enkondukas tiun de fortoj kiuj aktivas sur materia substrato de la fizika realo ege malsama al tiu de la sendetermino aristotela.

Dominikana religiulo Giordano Bruno, distanĉiĝante el la tuta klasika tradicio, vidas aktivaj en la materio la sensajn kaj intelekteblajn principojn, ĝis tiam pensitaj kontraŭstarantaj, de la “naturata naturo” kaj de la “naturo naturans” (naturo naturiĝanta), kiuj fariĝas unu en la dia menso kiu, kiel “causa insita omnibus (kaŭzo aganta en ĉio), aktivas kiel principo kreanta imanenta en la materio ĝis identiĝi kun ĝi (el tio la akuzo pri panteismo).[14]

La koncepto de materio en la jarcentoj 18-a kaj 19-a[redakti | redakti fonton]

Laŭsence kontraŭ Aristotelo estas orientita la koncepto pri la materio en la moderna prinatura scienco kiu atingas sian plejaltan kulminon en la mekanikisma filozofio de la materio: ĝi estas nura “vasteco”, laŭ Kartezio, sur kiu Isaac Newton vidas aktivi la principojn de la forto kaj de la movo.

Kun Leibniz okazas originala fandado de la materia mekanikismo kun la metafiziko. La materio ĉi-kaze reprezentas la eron pli obskuran de la monado, tiu preskaŭ tute sena de konsciaj perceptoj: kio ĝin faras forton tre inerta kaj pasiva, fonto de nekonsciaj psikaj reprezentaĵoj. El la materia nekonscio de Leibniz, tra la neracia “vivvolo” de Arthur Schopenhauer, la filozofia penso aliras al la nekonscio de Sigmund Freud.[15]

La materio en la nuna filozofio[redakti | redakti fonton]

La nuntempa filozofio decide distanciĝis el la plue konverta spekulativado pri la materio, kun malmulte da esceptoj inter kiuj Edmund Husserl kiu pri ĝi donas fenomenologian) analizon.

Kun la plievoluiĝo de la moderna scienco kaj, aparte, kun la revoluciaj malkovroj de la nuntempa fiziko, post la debato pri la lasta determino de la realo de la materio en la medio de la relativista fiziko kaj kvantuma fiziko, spekulativado pure filozofia pri la koncepto de materio reduktiĝus al pura lingva kverelo, kiel ofte estas ripetite en scienculaj medioj. Sed tiel ne opinias filozofoj serĉantaj la metafizikan esencon de la materio, ne nur tiun fizikan de la senseblaj aspektoj.

Koncepto de materio kaj ĝia uzo en la mezepoka araba filozofio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vocabolario Treccani
  2. Cfr. Eduard Zeller, Rodolfo Mondolfo, La filosofia dei greci nel suo sviluppo storico. Parte I. Vol. 5: Empedocle, atomisti, Anassagora. La Nuova Italia 1969
  3. Vidu: Bonomo G.; Zamperini L., Le origini della filosofia. Da Talete a Democrito, dal mito all'atomo, Giunti Editore 2008
  4. Democrito. Raccolta dei frammenti, interpretazione e commentario, a cura di S. Luria, Editore Bompiani (collana Il pensiero occidentale) 2007
  5. Aristotelo, Fiziko I, 9, 192a, 31-32
  6. Aristotelo, Metafiziko IX 7, 1049a 24-26.
  7. Aristotelo, Fiziko I 7, 191a, 8-12
  8. Plotino, Eneadoj II, 4, 4
  9. Aristotelo, Metafiziko VII 10, 1035a
  10. Plotino, Eneadoj II 4.
  11. Platono, Filebo 15d-17a, 23c-25b
  12. Plotino, Eneadoj III 6, 13
  13. Ververe tiu doktrino estas propraĵo de multegaj mitologioj kaj antikvaj religiuloj-pensuloj de la tuta mondo
  14. Vidu: Giordano Bruno, De la causa, principio et Uno
  15. En la leibniza filozofio estis viditaj ankaŭ la anticipaj radikoj de romantika koncepto de la materio intencita kiel “dormanta spirito”, ekzemple en Schelling kie ne fremdas ankaŭ la vitalismo de Giordano Bruno, aŭ kiel “elĉerpita spirito” de la senmova vivo de Felix Ravaisson kaj Emile Boutroux.

Voĉoj kurilataj[redakti | redakti fonton]