Mathieu Guidère

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mathieu Guidère
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1971 (1971-01-01) (53-jaraĝa)
en Francio
Lingvoj francaaraba
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de ParizoUniversitato de Ĝenevo • Universitato de Parizo-Sorbono
Okupo
Okupo tradukoscienco
TTT
Retejo http://www.guidere.org/
vdr
Profesoro Mathieu Guidère, Saint-Cyr, en 2007

Mathieu Guidère estas franca specialisto pri geopolitiko kaj pri strategia gardado, kun aparta kompetenteco pri la araba mondo kaj islama terorismo, profesoro en la Universitato de Ĝenevo, Svisio, docento en la Universitato de Grenoble, Francio, kaj aŭtoro de libroj pri la araba lingvo, radikalaj kaj teroristaj grupoj — i.a. Al-Kaida —, kaj ankaŭ pri tradukado, propagando kaj reklamo.

Funkcioj kaj diplomoj[redakti | redakti fonton]

  • Doktoro pri lingvistiko de la Universitato Parizo 4-Sorbono.
  • Diplomita pri interpretado en 1995.
  • Agregaciulo pri araba lingvo (Majoro) kaj specialisto pri la islama mondo.
  • Iama profesoro rezidinta en la Speciala Militista Lernejo de Saint-Cyr, Francio, de 2003 ĝis 2007.
  • Docento en la Universitato de Liono de 1998 ĝis 2003.
  • Ĉefredaktoto de la revuo "Les Langues Modernes" (La modernaj lingvoj — pli ĝuste tradukebla en Esperanto per "vivantaj") de 2000 ĝis 2003.
  • Rajtigita por esploroj (habilitigita) pri Lingvistiko, Tradukado, Leksikologio kaj Multlingva Terminologio (Doctoreco LTMT de la Universitato Lumière-Lyon 2, en Liono, en 2005).
  • Direktoro de la Laboratorio pri analizo de strategia informado kaj teknologia gardado en CREC Saint-Cyr [1] (Ministerio pri Defendo) inter 2003 kaj 2007.
  • Profesoro en la Universitato de Ĝenevo ekde 2007
  • Docento en la Universitato de Grenoble (Universitato Grenoble 3)
  • Direktoro de la programo de gardado (Radicalization Wach Project) de 2005 ĝis 2007.
  • Elektita membro de la nacia Konsilio de la Universitatoj (Francio) ĝis 2007.

Mathieu Guidère estis konsultanta eksperto ĉe pluraj francaj kaj eksterlandaj mediatoj koncerne la politikon kaj publikan opinion en Mez-Oriento ĝis kiam li forlasis la militistan lernejon de Saint-Cyr. De tiam, li fariĝis specialisto pri eksterlandaj homhelpaj misioj kaj pri iliaj konsekvencoj ĉe la lokaj loĝantaroj. Li aparte klerigas pri interkultura pacperado por la Neregistaraj Organizoj (NROj) en Ĝenevo. Tio estas rekta konsekvenco de lia libro "Irak in Translation", aperinta en 2009, kiu rivelis plej gravajn mankojn en la klerigo de militistaj kaj homhelpaj intervenantoj sur la kampoj de lingvoj kaj kulturoj. Pro tio gravas la klerigo kaj konsciigo pri tiuj terenoj.

Verkoj de Mathieu Guidère[redakti | redakti fonton]

  • france "Traduction et Communication orientée" (Tradukado kaj orientita komunikado). Parizo : Eld. Le Manuscrit. 2009.
  • france "Obama inchallah" (Obama, se Dio tion volas). Eld. Le Manuscrit. 2009.
  • france "Irak in Translation ou De l'art de perdre une guerre sans connaître la langue de son adversaire" (Irako en tradukado, aŭ pri la arto perdi militon sen koni la lingvon de sia kontraŭlo). Parizo : Jacob-Duvernet. 2008.[2]
  • france "Introduction à la traductologie" (Enkonduko al tradukoscienco). Parizo : De Boeck. 2008.
  • france "La communication multilingue" (La multlingva tradukado). Parizo : De Boeck. 2008.
  • france "Al-Qaida à la conquête du Maghreb" (Al-Kaida je la konkero de Magrebo). Parizo : Rocher. 2007. 281 p..
  • france "Le Manuel de recrutement d'Al-Qaida" (Manlibro pri rekrutado de Al-Kaida). Parizo : Seuil. 2006. 271 p..
  • france "Les Martyrs d'Al-Qaida" (La Martiroj de Al-Kaida). Pornic : Éditions du Temps. 2005. 240 p..
  • france "La traduction arabe" (La araba tradukado). Parizo : Ellipses. 2005. 272 p.
  • france "La poésie arabe classique" (La klasika araba poezio). Parizo : Ellipses. 2005. 220 p..
  • france "Dictionnaire multilingue de la défense et du maintien de la paix" (Multlingva Vortaro pri Defendo kaj pluigo de paco). Parizo : Ellipses. 2004. Franca, angla, araba kaj hispana. 50 000 vortoj kaj esprimoj. 672 p.
  • france "Méthodologie de la recherche" (Metodologio pri esplorado). Parizo : Ellipses. 2004. 129 p.. (2001),
  • france "Grammaire alphabétique de l'arabe" (Alfabeta gramatiko de la araba). Paris : Ellipses, 240 p. (2-a eld. reviziita kaj korektita en 2004).
  • france "Je parle arabe" (Mi parolas arabe). Parizo : Ellipses, serio « Bloc notes ». 192 p.. 2004.
  • france "Kalimât : le vocabulaire arabe" (Kalimât : la araba vorttrezoro). Parizo : Ellipses. 478 p.. 2003.
  • france "Manuel de traduction français-arabe-français" (Manlibro pri franca-araba tradukado). Parizo : Ellipses. 240 p. 2002.
  • france "Mektoub : Cahier d'écriture pour l'arabe" (Destino : Kajero de skribado por la araba). Parizo : Ellipses. 96 p.. 2002.
  • france "Lexique bilingue de l'arabe d'aujourd'hui" (Dulingva Leksikono de la hodiaŭa araba). Pornic : Éditions du Temps. 300 p.. 2001.
  • france "Réussir les concours de langues". Pornic : Éditions du Temps. 128 p.. 2001.
  • france "Publicité et traduction" (Reklamo kaj tradukado). Parizo : L'Harmattan. 320 p.. 2000.

Artikoloj de Mathieu Guidère[redakti | redakti fonton]

- france "La tentation internationale d’Al-Qaïda" (La internacia tento de Al-Kaida). "Focus stratégique", n° 12, Paris, IFRI, dec. 2008. Interrete alirebla : http://www.ifri.org/files/Securite_defense/Focus_strategique_12_Guidere.pdf Arkivigite je 2009-10-09 per la retarkivo Wayback Machine

- france "Le traducteur-veilleur ou traduction et veille stratégique multilingue". (La tradukisto-gardisto, aŭ tradukado kaj strategia multlingva gardado). "Traduire", n°215, Parizo : SFT. 2007, pp. 44-62. http://www.sft.fr/page.php?P=fo/public/menu/gestion_front/index&id=465

- france "La clef irakienne" (La iraka ŝlosilo). "Politique internationale". n° 117, pp. 353-370. 2007. http://www.politiqueinternationale.com/revue/article.php?id_revue=117&id=676&content=synopsis Arkivigite je 2011-05-10 per la retarkivo Wayback Machine

- france "L’Irak ou la terre promise des jihadistes" (Irak, aŭ la promesita tero de la ĝihadistoj). "Critique internationale". n° 34, pp. 45-60. 2007. http://www.cairn.be/revue-critique-internationale-2007-1- p-45.htm

- france "La Toile islamiste dans tous ses états" (Vortluda titolo = La islamista Interreto en ekscitiĝo / en ĉiuj ĝiaj statoj). "Maghreb-Machrek", n°188, pp. 45-62. 2006. http://www.ladocumentationfrancaise.fr/catalogue/1321400000001/ Arkivigite je 2011-05-09 per la retarkivo Wayback Machine

- angle "The Clash of Perceptions" (La ŝoko de la perceptoj), kun Howard N.. "Defense Concepts Series", Washington DC. : CADS Press. Marto 2006. Interrete alirebla : http://cogprints.org/4838/1/CADS_pubs_clash_0306_final.pdf

- france "Al-Qaeda’s Noms de Guerre". "Defense Concepts" (Militnomoj de Al-Kaida), Vol.1, Eld. 3. 2006, pp. 6-16. ISSN 1932- 3816. Interrete alirebla : http://www.c4ads.org/files/defense_concepts_I.3.pdf Arkivigite je 2007-10-07 per la retarkivo Wayback Machine

- france "La traduction publicitaire et ses perspectives d’avenir" (La reklama tradukado kaj ĝiaj estontecaj perspektivoj). "Hieronymus", oficiala organo de la svisa Asocio de tradukistoj, terminologoj kaj interpretistoj. n°2/2002. http://www.comanalysis.ch/ComAnalysis/Publication52.htm

- france "Le traducteur publicitaire face au Poême de Lancôme" (La reklamtradukisto vidalvide de la Poemo de Lancôme[3]), in Com.In, le magazine d’information des professionnels de la communication, n°03/03, mars 2003. http://www.comanalysis.ch/ComAnalysis/Publication69.htm

- france "L’Irak ou la Terre promise des Jihadistes" (Irako, aŭ la Promesita Tero de la ĝihadistoj). "Critique internationale", n°34, januaro-marto 2007, p. 46-60 : http://www.cairn.info/resume.php?ID_REVUE=CRII&ID_NUMPUBLIE=CRII_034&ID_ARTICLE=CRII_034_0045

- angle "Toward Corpus-Based Machine Translation for Standard Arabic". "'Translation Journal", Vol.6, n°2, 2002. : http://accurapid.com/journal/19mt.htm Arkivigite je 2009-07-05 per la retarkivo Wayback Machine

- angle "The Interpretative Model and Machine Translation": http://www.translationdirectory.com/article61.htm

- angle "Algeria’s Al-Qaida Franchise". "Le Monde diplomatique", nov. 2006, anglalingva eldono : http://mondediplo.com/2006/11/04algeria

- angle "The Translation of Advertisements: From Adaptation to Localization". : http://www.translationdirectory.com/article60.htm

- angle "Iraq’s Resistance Evolves". "Le Monde diplomatique", mai 2006, anglalingva eldono : http://mondediplo.com/2006/05/02irak

- angle "How to Decode Resistance Propaganda". "Le Monde diplomatique", majo 2005, anglalingva eldono : http://mondediplo.com/2005/05/01iraq

- france "Une filiale algérienne pour Al-Qaïda" (Alĝeria filio por Al-Kaida). "Le Monde diplomatique", nov. 2006, franclingva eldono : http://www.monde-[rompita ligilo] diplomatique.fr/2006/11/GUIDERE/14167

- france "Qui sont les insurgés irakiens ?" (Kiuj estas la irakaj ribeluloj ?). "Le Monde diplomatique", majo 2006, franclingva eldono : http://www.monde-[rompita ligilo] diplomatique.fr/2006/05/GUIDERE/13415

Pliaj artikoloj aperas ĉe : http://www.guidere.org/presse_et_medias.html Arkivigite je 2009-02-18 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Centre de Recherche des Écoles de Saint-Cyr Coëtquidan (CREC).
  2. Recenzo (EO) Traduttore, traditore (Tradukisto, perfidulo), compte-rendu : (FR) Traduttore, traditore (Traducteur, traître)
  3. "Poemo de Lancôme" estas nomo de virina parfumo de la marko Lancôme pri kiu aperas reklamoj en la franca sub formo de videoj kun la aktorino Juliette Binoche "Juliette Binoche visage du parfum Poème de Lancôme" Arkivigite je 2008-12-01 per la retarkivo Wayback Machine, "Pub vidéo "Poème" de Lancôme"[rompita ligilo] .

Fonto[redakti | redakti fonton]

La informoj de tiu ĉi artikolo fontas parte el la franclingva versio de Wikipedia pri fr:Mathieu Guidère.